Maljunaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maljuneco)
Maljunulo, de Rubens.

La termino maljunaĝo (kiel la similaj maljuna, maljunecomaljunulo) estas en kelkaj landoj anstataŭata de eŭfemisma surogato nome tria aĝo (rimarku similecon kun Tria mondo), termino antropologia kaj sociologia kiu aludas al la tavolo de populacion de personoj pli aĝaj, ne necese emeritaj, kutime de 65 aŭ pliaj jaroj. Tiu aĝogrupo kreskas lastatempe en la piramido de populacio aŭ de distribuo laŭ aĝoj en la strukturo de populacio; la malalta naskiĝ-indico kaj la plibonigo de la vivkvalito kaj de la espero de vivo estas la ĉefaj kaŭzoj de tiu fakto.

Homaj vivofazoj[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

En la disvolviĝantaj kaj disvolviĝintaj landoj[redakti | redakti fonton]

Maljunulo el Taĝikio

En la disvolviĝantaj landoj, maljunuloj rapide perdas oportunojn labori, socie agadi kaj socikapablojn; ili sentas sin marĝenitaj, senradikigitaj kaj sen alia eblo krom finloĝi en maljunulejo; diference tiuj de disvolviĝintaj landoj ĝuas pli bonan vivkvaliton, ricevas subvenciojn de la ŝtato kaj pli altajn pensiojn, sangarantiojn kaj aliajn bonfartigojn. Estas landoj kie eĉ oni ofertas postenojn sin diskriminacii pro aĝo kaj kie oni decidas pro sperto kaj kapablo. La malsanoj asociaj al la maljunaĝo (nome Alchajmero, artrozo, ktp.) estas pli oftaj en la landoj de la tria mondo ol en tiuj de la Unua mondo.

Sociaj kaj sociologiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

אגנס קלטי, בת ה-98, עושה שפגט. קלטי במרכז התמונה, עושה שפגט על מזרן כחול, סביבה ילדות הלבושות בבגד גוף של אתלטיות בצבע סגול המביטות בה.
Agnes Keleti, 98-jaraĝa, faras fendon kaj ĉirkaŭantaj knabinoj vestitaj per purpura atletika konkurso kiuj estas rigardante ŝin.

Nuntempe, tiuj kiuj naskiĝis post 1945 eniras en la grupo de plej aĝaj plenkreskuloj. Tio kaŭzas kelkajn problemojn: plialtiĝas la buĝetoj de la Sociala sekureco kaj la laboranta populacio adaptiĝus al tiu nova situacio, dum oni reduktas la problemon al aferoj de sociala politiko, sociala sekureco kaj pli da malsanulejoj. Sed la ĵusa sociologio de la tria aĝo montras aliajn vidpunktojn: konsideri tiujn personojn kiel kulturan grupon laŭ tavoligon de la populacio laŭ aĝogrupoj (traktegaleco, rajtegaleco). Tamen, tiu situacio povas esti aplikata nur sur sektoro interesa sed malgranda de konsumantoj kaj voĉdonantoj. Krome, la ekskludo de la paglabora merkato ne malpermesas ties inkludon en agado tipa de volontularo, municipaj komisionoj, maljunulejoj, sociaj centroj, bibliotekoj kaj aliaj institucioj kun komunuma celaro, asocia kaj partopreniga kiel por personoj kaj kiel civitanoj.

Koncernaj fakoj[redakti | redakti fonton]

La tria aĝo estas objekto de pristudo de geriatrio kaj gerontologio; nuntempe ekzistas eĉ subfakoj kiel la psikiatra gerontologio (aŭ gerontologia psikiatrio), kiuj inkludas variantojn kiel la vivkvalito kaj aliaj sciencaj fundamentoj. Oni disvolvigis ankaŭ socialan teknologion kiel helpilo kaj industriigo de sciencaj antaŭeniroj.

Platono kaj Cicerono[redakti | redakti fonton]

La temo de la maljun-aĝo kiel preparo por la old-aĝo priokupis Platonon (en la 5-a jarcento a.K.) en 'La Respubliko' kaj ankaŭ Cicerono (en la 2-a jarcento a.K.) pritraktis ĝin en 'De Senectute'. Ambaŭ estas verkoj en la ontologio de aĝkategorioj, kiu formiĝis ĉirkaŭ la koncepto 'estomodoj', rilate kun la fluo de la persona vivo. Estas tre similaj paragrafoj en ambaŭ aŭtoroj.

Terminologio de maljunaĝo, diskriminado kaj antaŭjuĝoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj nomigoj: maljunaĝo, maljuniĝado, maljuneco, profund-aĝo, oldaĝo, aĝuloj, dua juneco, tria aĝo kaj, angle, seniors, aged kaj aging, celas eviti antaŭjuĝojn. Kelkaj el ili sukcesas; aliaj, male, generas novajn maskojn. Ankaŭ sociologiaj pristudoj pricelas la temon kaj varias laŭ la diversaj socioj kaj epokoj pri subtemoj kiel nutrado, loĝado, sano amvivo kaj transportoj. Tamen ankoraŭ oni diskriminas aĝulojn pro ties aĝo en la laboraj medioj. Estas ankaŭ erara konsidero pri la koncepto "esti aktiva" kaj pri hobioj priplanataj por aĝuloj kiel surogatoj de la laboro, kiam tiuj povas esti planitaj ekde antaŭ multaj jaroj, ekzemple: legado kiel ilo kaj distro, kio se ne estis uzata en la junaĝo kaj plenkreskaĝo, malfacile estos uzata multe poste.

Internacia Tago de la Aĝuloj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Tago de la Maljunuloj estas celebrata la tago de la 1-a de oktobro.

Aĝuloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 17an ĉapitron "Atingoj en alta aĝo" al komentoj pri rekordoj atingitaj de aĝuloj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (En la hispana) Beauvoir, S. (1970). La vejez. Buenos Aires: Editorial Sudamericana.

Lammoglia, E. (2008).

  • Ancianidad: ¿Camino sin retorno?. 2a. ed. México: Random House Mondadori. 216 pp. ISBN 9789708105057.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]