Kobeo
Kobeo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 650-8570 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 521 707 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 2 756 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo)34.690166666667135.19544444444Koordinatoj: 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 552,23 km² (55 223 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kobeo[1] (japane
Kobeo rangas sur la 49-a loko, antaŭ Tokio, en Quality of living city de Mercer en 2019[2].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Lokiĝo: Arkivigite je 2007-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Kobeo situas sur ebenaĵo laŭ la maro.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. En la 4-a jarcento tiu haveno donis eniradon de ĉina kaj korea kulturoj kaj sciencoj. En 1180 la urbo provizore estis ĉefurbo. En 1868 la enhavo donis uzadan permeson al eŭropaj ŝipoj. En 1945 Usono bombardadis la urbon. En 1995 okazis granda tertremo tie. Mortis pli ol 6.000 homoj, senhejmiĝis 300.000, kaj detruiĝis multe da la haveno.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La plej grava estas produktado de ŝipoj. Aliaj okupiĝas pri ŝtaloj, teksaĵoj, plastoj kaj nutraĵoj. Estas fama bovoviando el Kobeo, speciale mola.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Kobeo troviĝas en modera klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 16 °C, tio estas dum julio kaj aŭgusto 27 °C. En januaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto. Jare pluvas po 1316 mm. La plej ofte en junio estas pluvoj.
Sportoj[redakti | redakti fonton]
En la jaro 1991 Kobe ludis la rolon de gastiganto pri ABC-ĉampioneca turniro por 1991, kiu estis Azia Ĉampioneca Turniro de Korbopilko. Ĝi donis al venkintoj kvalifikon partopreni en korbopilka turniro de someraj olimpikoj en 1992.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Seattle, Usono (1957)
Marseille, Francio (1961)
Kanpur, Barato (2010)
Rio de Janeiro, Brazilo (1969)
Rigo, Latvio (1974)
Brisbane, Aŭstralio (1985)
Barcelona, Hispanio (1993)
Fajsalabad, Pakistano (2000)
Bam, Irano (2008)
Pisco, Peruo (2007)
Haifa, Israelo (2004)
Johanesburgo, Sud-Afriko (2007)
Inĉon, Sud-Koreio
Kobeo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
Kobe-Esperanto-Societo (KES) estas Esperantista Grupo en Kobeo.
- Bonvenon al Kobe. Kobe: Kobe-ESocieto, 2021. 21p. 21cm. Kolorilustrita prezento de la sudjapania metropolo.
Galerio[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]