Kobe-bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
karno

Kobe-bovojapana nigra bovo (en japana 神戸牛) estas la plej multekosta kaj ekskluziva hejma bovo de la mondo, bredata en la japana prefektujo Hyōgo. La raso apartenas al la japanaj bovoj (和牛 Wa-gyū) kaj japane oni nomas ĝin Tajima-Uŝi (japana nigra bovo; 但馬牛, laŭvorte Tajima-bovo).

La karno de la bovoraso havas tre maldikan grasan supraĵon, samtempe la viando estas "marmoreca" ekstreme fajne kaj egalmezure. La viando de la Kobe-bovo havas la plej malgrandan proporcion je saturitaj grasacidoj, el ĉiuj bovorasoj.