Ikiru (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ikiru)
Vivi
---
---
filmo
Originala titolo Ikiru
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 1952
Daŭro 2h23m
Ĝenro dramo
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Akira Kurosawa
Produktisto(j) Sajro Motoki
Scenaro Akira Kurosawa
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Fumio Hayasaka
Rolantoj Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Bokuzen Hidari • Kamatari Fujiwara • Makoto Kobori • Nobuo Kaneko • Noriko Honma • Shinichi Himori • Haruo Tanaka • Nobuo Nakamura • Yūnosuke Itō • Kin Sugai • Seiji Miyaguchi
Produktinta firmao Toho Company (Japanio)
Distribuo Toho Company
IMDb
vdr

Ikiru (japane 生きる, informe esperante Vivi) estas japana filmo el la jaro 1952 de Akira Kurosawa.

Agado[redakti | redakti fonton]

Kanji Watanabe, sekciestro de municipa oficejo, staras mallongdaŭre antaŭ sia pensiigado. Li neatendite ekscias, ke li suferas je stomakokancero kaj li havas nun malmultajn monatojn por vivi. Li ekkonas, ke por ĉiuj jaroj li forĉerpis sian vivon kiel senpotenca burokrato, kaj ke lia filo ne prizorgas lin kaj interesas nur pri la heredaĵo. Watanabe estas interne detruiĝinta. Renkontinte romaniston li decidas ĝui siajn lastajn tagojn. Li dediĉas sin al noktovivo, kaj lernas tiele drinkadi, ludi kaj danci, tamen li ne sukcesas forskui sian frustriĝon. Li komencas mallongdaŭran amikecon kun eksa kunlaborantino, sed ŝi ne povas amuzi sin kun la maljuna viro. Dum renkonto kun ŝi en kafejo, Watanabe memoras kelkajn virinojn el malriĉa kvartalo, kiujn proponis ludkampon por iliaj infanoj. Li decidis verigi tiujn ludkampojn kaj batalas kontraŭ la burokratajn oponojn, kiuj fariĝas eĉ kriminalaj. Li esperas, ke li povus sukcesi ankoraŭ, ke li povus doni denove sencon al sia vivo.

Watanabe mortas. La politikistoj disputas dum la soleno pro mortinto, al kiu konvenas la honoro pri la konstruado de la ludkampo, kaj ĉu Watanabe sciis, ke li estus suferanta pri stomakokancero. La potencega sistemo ne aliiĝos, sed por kelkaj infanoj Watanabe povis ŝanĝi la mondon. Al fino oni vidas retroscenon en kiu Watanabe rigardas la ludantajn infanojn kaj foriras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]