Douglas MacArthur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Douglas MacArthur
MacArthur Manila 140x190.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de januaro 1880 (1880-01-26)
en Little Rock
Morto 5-an de aprilo 1964 (1964-04-05) (84-jara)
en Vaŝingtono
Kaŭzo de morto rena malfunkcio
Tombo Virginio
Ŝtataneco Usono
Alma mater United States Army Command and General Staff College • West Point
Profesio oficiro, politikisto
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Jean MacArthur, Louise Cromwell Brooks
Infano Arthur McArthur IV
Patro Arthur MacArthur, Jr.
Frat(in)o Arthur MacArthur III
v  d  r
Information icon.svg

Douglas MacArthur (26a de Januaro 1880 – 5a de Aprilo 1964) estis usona kvinstela generalo kaj kampo-marŝalo de la Filipina Armeo. Li estis Stabanestro de la Armitaj Fortoj de Usono dum la 1930-aj jaroj kaj ludis ŝlosilan rolon en la Pacifika Fronto dum la Dua Mondmilito. Li ricevis la Honormedalon pro sia servo en la Filipina Kampanjo (1941–42), kio faris lin kaj lian patron Arthur MacArthur Jr. la unua duopo de patro kaj filo kiu ricevis la medalon. Li estis unu el nur kvin kiuj supreniris al la rango de Generalo de la Armeo en la Usona Armeo, kaj la nura kiu havis la rangon de ampo-marŝalo de la Filipina Armeo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukita en militista familio de la usona olda okcidento, MacArthur estis valedictorian (alta rango en gradiĝo) ĉe la Okcident-Teksasa Militist-Akademio, kaj Unua Kapitano en West Point, kie li gradiĝis pinte de la klaso de 1903. Dum la usona okupado de Veracruz de 1914, li estris mision de rekognosko, pro kiu li estis nomumita por la Honormedalo. En 1917, li estis ascendita el la rango de majoro al tiu de kolonelo kaj iĝis Stabanestro de la 42a (Rainbow) Divizio. En la luktado en la Okcidenta Fronto dum la Unua Mondmilito, li stariĝis al la rango de brigadir-generalo, estis denove nomumita por la Honormedalo, kaj ricevis la Krucon por Distingita Servo dufoje kaj la Arĝentan Stelon sepfoje.

El 1919 al 1922, MacArthur servis kiel Superintendanto de West Point, kie li entreprenis serion de reformoj. Lia venonta posteno estis en Filipinoj (tiam usona teritorio), kie en 1924 li ludis gravan rolon en la subpremado de la Ribelo de Filipinaj Skoltoj. En 1925, li iĝis la plej juna el la major-generalo de Usono. Li servis en la milit-kortego de Brigadir-Generalo Billy Mitchell kaj estis prezidento de la Usona Olimpika Komitato dum la Somera Olimpiko 1928 okazinta en Amsterdamo. En 1930, li iĝis Stabanestro de la Armitaj Fortoj de Usono. Kiel tio, li estis implikita en la forpelado de la protestantoj de la Bonus Army el Vaŝintono en 1932, kaj en la establado kaj organizado de la Civila Konservo-Korpuso. Li retiriĝis el la Usona Armeo en 1937 por iĝi Militista Konsilisto de la Registaro de Komunumaj Filipinoj.

MacArthur estis realvokita al la aktiva servo en 1941 kiel komandanto de la Usonaj Armitaj Fortoj en Fora Oriento. Sekvis serio de katastrofoj, starte per la detruo de liaj aerfortoj la 8an de Decembro 1941, kaj la invado de Filipinoj fare de la Japanoj. La fortoj de MacArthur estis pelitaj al la retiriĝo al Bataano, kie ili restis ĝis Majo 1942. En Marto 1942, MacArthur, lia familio kaj lia stabanaro forlasis la najbaran insulon Corregidor kaj boate fuĝis al Aŭstralio, kie MacArthur iĝis Suprema Komandanto de la Sudokcidenta Pacifika Areo. Je sia alveno, MacArthur faris faman diskurson en kiu li fanfarone promesis "Mi revenos" al Filipinoj. Post pli ol du jaroj de luktado en Pacifiko, li plenumis tiun promeson. Pro sia defendo de Filipinoj, MacArthur ricevis la Honormedalon.

Li, kiel Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, oficiale akceptis la kapitulacon de Japanio la 2an de Septembro 1945 sur la usona militŝipo Missouri ankrita en la Golfo de Tokio, kaj kontrolis la okupacion de Japanio el 1945 al 1951. Kiel efektiva reganto de Japanio, li superrigardis la ekonomiajn, politikajn kaj sociajn ŝanĝegojn.

Poste li estris la komandon de la Unuiĝintaj Nacioj en la Korea Milito kun dekomenca sukceso; tamen, la polemika invado de Norda Koreio provokis la intervenon de Ĉinio kaj la pliakrigo de la situacio. Post serio de gravaj malvenkoj, li estis elpostenigita el la komando fare de la usona prezidento Harry S. Truman la 11an de Aprilo 1951. Li poste iĝis proparolanto de la stabanaro de la entrepreno Remington Rand, produktanta unue pafarmilojn kaj skribmaŝinojn, poste komputilojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anders, Roger M. (January 1988). "The Atomic Bomb and the Korean War: Gordon Dean and the Issue of Civilian Control". Military Affairs. 52 (1): 1–6. doi:10.2307/1988372. JSTOR 1988372.
  • Bix, Herbert (2000). Hirohito and the Making of Modern Japan. New York: HarperCollins. ISBN 978-0-06-093130-8.
  • Casey, Hugh J., eld. (1959). Volume IV: Amphibian Engineer Operations. Engineers of the Southwest Pacific 1941–1945. Washington, D.C.: Government Printing Office. OCLC 220327009.
  • Casey, Steven (2008). Selling the Korean War: Propaganda, Politics and Public Opinion. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-971917-4. OCLC 227005561.
  • Connaughton, Richard; Pimlott, David; Anderson, Duncan (1995). The Battle for Manila. London: Bloomsbury. ISBN 978-0-7475-3709-0. OCLC 260177075.
  • Costello, John (1981). The Pacific War. New York: Rawson, Wade. ISBN 978-0-89256-206-0. OCLC 7554100.
  • Drea, Edward J (1992). MacArthur's ULTRA: Codebreaking and the War Against Japan, 1942–1945. Lawrence, Kansas: University Press of Kansas. ISBN 978-0-7006-0504-0. OCLC 23651196.
  • Drea, Edward; Bradsher, Greg; Hanyok, Robert; Lide, James; Petersen, Michael; Yang, Daqing (2006). Researching Japanese War Crimes Records. Washington, D.C.: National Archives and Records Administration. ISBN 978-1-880875-28-5. OCLC 71126844.
  • Farwell, Byron (1999). Over There: The United States in the Great War, 1917–1918. New York: W.W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-04698-4. OCLC 39478133.
  • Ferrell, Robert H. (2008). The Question of MacArthur's Reputation: Côte-de-Châttillon October 14–16, 1918. Columbia, Missouri: University of Missouri Press. ISBN 978-0-8262-1830-8. OCLC 227919803.
  • Foster, Frank C. (2011). United States Army Medals, Badges and Insignia. Fountain Inn, South Carolina: Medals of America Press,. ISBN 978-1-884452-67-3. OCLC 747618459.
  • Frank, Richard B. (2007). MacArthur. Great Generals Series. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-4039-7658-1. OCLC 126872347.
  • Gailey, Harry A. (2004). MacArthur's Victory: The War in New Guinea, 1943–1944. New York: Presidio Press. ISBN 978-0-345-46386-9. OCLC 54966430.
  • Gold, Hal (1996). Unit 731 Testimony. Boston: Tuttle. ISBN 978-0-8048-3565-7. OCLC 57440210.
  • Goulden, Joseph C. (1982). Korea, The Untold Story of the War. McGraw-Hill. ISBN 978-0-07-023580-9. OCLC 7998103.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]