United States Army Command and General Staff College
| United States Army Command and General Staff College | ||
|---|---|---|
| staff college (en) | ||
| moto | Ad Bellum Pace Parati Preta por kaj milito kaj paco | |
| Informoj | ||
| fondodato | 1881 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 39° 20′ 39″ N, 94° 54′ 57″ U (mapo)39.344166666667-94.915833333333Koordinatoj: 39° 20′ 39″ N, 94° 54′ 57″ U (mapo) | |
| lando | Usono | |
| urbo | Fort Leavenworth | |
| Adreso | 100 Stimson Ave. | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
|
| ||
|
| ||
La Usona Armea Komando kaj Ĝenerala Personara Altlernejo (angle United States Army Command and General Staff College, prononco [juNAJtid STEJTS A:mi keMAND end ĜEneɹel STAːF KAliĝ], per sistemo IFA [juːnˈa͡ɪtɪd stˈe͡ɪts ˈɑːmi kəmˈand ˈɛnd d͡ʒˈɛnəɹə͡l stˈaːf kˈɒlɪd͡ʒ], aŭ akronime CGSC) estas kolegio situanta en Fort Leavenworth, Kansaso, Usono. La kolegio estas celita por oficiroj en la Usona Terarmeo kaj membroj de la sekurecaj taĉmentoj [1].
La kolegio estis fondita en 1881 fare de William Sherman kiel la lernejo de Infanterio kaj Kavalerio. En 1907 ĝi ŝanĝis sian titolon al School of the Line (lernejo de la linio). La instruplano disetendiĝis dum Unua Mondmilito, Dua Mondmilito, la Korea milito kaj la Vjetnama milito kaj daŭre estas ĝisdatigita laŭbezone.
Aldone al la ĉefkampuso en Kansaso, la kolegio havas satelitkampusojn en Virginio, Georgio kaj Alabamo. La kolegio eĉ havas distanclernadon kelkfoje. La kolegio konsistas el kvar lernejoj : la lernejo de Komando kaj Ĉefa stabo, la lernejo de Progresinta Militstudoj, la lernejo de Komando-Preparo kaj la lernejo de Progresinta Gvidado kaj Taktiko [1].
En la jaroj 1916 ĝis 1920 la kolegio estis fermita kaj la plej granda parto de la lerneja personaro estis sendita al Francio por helpi en la Unua Mondmilito.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 About the Command and General Staff College. U.S. Army Command and General Staff College. Arkivita el la originalo je 12 September 2013. Alirita 11 August 2013 .
- ↑ Archived copy. Arkivita el la originalo je 19 February 2017. Alirita 2017-05-09 .




