Tribunalo (juro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juĝejo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Juro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon tribunalo.
Tribunalo (juro)

Tribunalo estas institucio, kiun ŝtato kreis por okazigi procesojn. Sinonimoj estas: kortumo (kiel supera juĝistaro), juĝejo (kiel loko).

Depende de la tipo de procesoj oni havas apartajn civilajn, kriminalajn, administraciajn tribunalojn. Specialan rolon havas konstitucia tribunalo, kies tasko estas kontroli, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio de la ŝtato.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri juĝ(ej)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. 
  • Citaĵo
     Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. 
  • Citaĵo
     Kiu komencas juĝon, iras sub jugon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.