Kriminala juro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La kriminala juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas kaj punigas la kontraŭleĝajn agojn (deliktoj, krimoj...).
En demokratiaj landoj oni ĝenerale trovas la du fundamentajn principojn jenajn:
- Principo de leĝeco de la deliktoj kaj la punoj: oni ne rajtas kondamni personon, se li ne plenumis kontraŭleĝan agon. (Latine: nulla pœna sine lege)
- Konjekto pri nekulpeco. (Latine: in dubio pro reo)