Militkrimo
Militkrimo estas tiu krimagado, kiun oni faras kontraŭ la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj en kelkaj internaciaj traktatoj. Statuto de Romo subskribita de ĉiuj membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj en 1998 en la Artikolo 8 starigis la agobazon de speciala juĝejo pri krimoj – Internacia Puna Kortumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La priskribo de la nocio militkrimo kristaliĝis nur post la Dua Mondmilito, kiam oni diferencigis tri kategoriojn.
- kontraŭpaca krimagado: antaŭpreparo aŭ iniciato de ataka milito
- dummilitaj krimagadoj: murdado, deportado de la civitanoj, malbona konduto al ili
- kontraŭhomara krimo: rasa, religia persekuto de la civitanoj antaŭ kaj dum la milito; popolmurdo, amasmurdo de civitanoj
Post la unua mondmilito oni volis starigi antaŭ tribunalon la germaman imperiestron Vilhelmo la 2-a, sed Nederlando ne eldonis lin, la juĝproceso ne okazis. Germanio ne eldonis la germanajn akuzitojn kaj ĝi mem juĝis super ili en supera kortumo de Leipzig. Ili ĉiuj estis - spite al la pruvaĵoj - liberparolitaj.
Post la fino de la Dua Mondmilito, la venkantoj interkonsentis pri punado de militkrimuloj, sendepende de ties ofico. Tiel komenciĝis proceso en Berlino, la 18-an de aŭgusto 1945, kiam 24 naziaj gvidantoj staris antaŭ la Kortumo. La pluaj aŭskultoj okazis en Nurenbergo kaj daŭris ĝis 1-a de oktobro 1946. (legu pli detale en la Nurenberga proceso).
En Orient-Azio agadis simila militista tribunalo pri Japanaj militkrimoj sub gvido de Douglas MacArthur, usona generalo. Ĝi komenciĝis la 3-an de majo 1946 kaj el la 25 japanaj akuzitoj 7 estis ŝnurpendigitaj, 16 je longa prizono, 2 je mallonga prizono. La lastaj poste ricevis amnestion (1956).
Post la Dua Mondmilito, ĉefe la judoj serĉis la iamajn militkrimulojn por prijuĝi ilin. Plej fama estas el inter ili la kapto kaj sekreta forrabo de Adolf Eichmann en 1961.
Kelkaj landoj taksas ĉiam valida la punadon de krimuloj, tiel Francio enprizonigis en 1987 la germanan militkrimulon Klaus Barbie.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Traktatoj de Hago
- Armena genocido
- Germanaj militkrimoj dum la Dua Mondmilito
- Bombado de Wieluń
- Malmedia masakro
- Masakro de Wola
- Holokaŭsto
- Porajmos
- Pola operaco de NKVD
- Masakro de Katin
- Augustów-traserĉo
- Volinia masakro
- Sanga dimanĉo en Volinio
- Masakro de Srebrenico
- Japanaj militkrimoj
- Krimoj kontraŭ la homeco
Ligo de Nacioj – Hirohito – Internacia Krima Kortumo – Sanktejo Jasukuni – Konvencio de Ĝenevo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Zbrodnie spod czerwonej gwiazdy (Krimoj sub la ruĝa stelo), "Biuletyn IPN", n-ro 5, majo 2022, p. 158, ISSN 1641-9561
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.stopusa.be/scripts/texte.php?section=CL&langue3&id=24471 Arkivigite je 2006-08-27 per la retarkivo Wayback Machine (En)
- http://www.monde-solidaire.org/spip/article.php3?id_article=2295 Arkivigite je 2006-05-27 per la retarkivo Wayback Machine (Fr)
- http://www.un.org/law/icc
- http://www.iraqispecialtribunal.org/en/home.htm
- http://www.sc-sl.org
- http://www.un.org/icty