Sanga dimanĉo en Volinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sanga dimanĉo en Volinio (pole: Krwawa niedziela na Wołyniu) – la 11-an de julio 1943, kulmina punkto de la Volinia masakro, planita genocido de la pola civila loĝantaro en Volinio fare de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj de Stepan Bandera (OUN-B) kaj Ukraina Ribela Armeo (URA). Tiun ĉi tagon oni atakis 99 lokojn, ĉefe en la distriktoj volodimira kaj goroĥiva. Dum pluaj tagoj la masakroj estis daŭrigataj.

De februaro 1943 OUN-B kaj ties armita unuo – URA komencis atakadon de loĝantaro en Volinio. Ĝis julio 1943 armitaj fortoj de ukrainaj naciistoj, troviĝantaj en fazo de kreado kaj unuecigo, estis kapablaj entrepreni agadon en limigita skalo, ĉefe en orienta parto de Volinio. Aparte aktivan ekstermadon de poloj montris tie komandantoj Iwan Łytwyńczuk pseŭdonomo "Dubowyj" kaj Petro Olijnyk pseŭdonomo "Enej". En majo-junio de 1943 en komandantaro de URA komencis maturiĝi plano de samtempa atako al polaj setlejoj kaj amasa genocido de poloj en Volinio. Al tio favoris farita de banderanoj unuigo de ukrainaj partizanaj taĉmentoj, ofte per perforto, kaj plifortiĝo de la taĉmetoj de URA.

Junie 1943 komandanto de URA Dmytro Klaczkiwski, pseŭdonomo "Kłym Sawur", eldonis ordonon de genocido de poloj en Volinio. La fakton agnoskis komandanto de la areo "Turiw" Jurij Stelmaŝĉuk, pseŭdonomo "Rudyj" en postmilita esplor-enketado antaŭ soveta NKVD post sia aresto:

Junie 1943 mi renkontiĝis en Kolka arbaro kun Kłym Sawur kaj kun anstataŭanto de reprezentanto de stabo de la ĉefa komandantaro, Andruŝĉenko. Sawur ordonis al mi murdi ĉiujn polojn en kovela regiono.

Ĝis tiu ĉi periodo, t.e. ĝis fino de junio 1943 taĉmentoj de ukrainaj naciistoj plej kruele murdis en Volinio 9-15 mil polojn, poste en Volinio mem pereis ĉ. 60 mil poloj. Oni prilaboris cent kelkdek manierojn de torturoj de malrapida mortado (ekz. infanoj en luliloj estis skalpataj). Entute, en Volinio kaj Orienta Galicio ĝis 1946 pereis ĝis 130 mil en ĉ. 4000 lokoj.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grzegorz Motyka, Ukraińska partyzantka 1942-1960 (Ukraina partizantaro 1942-1960), Warszawa 2006