Ukraina Ribela Armeo

La oficiroj de la URA – estroj de taĉmento Kureń: Aleksander Stepczuk, Iwan Klimczak kaj Nikon Semeniuk militservis en la germana armeo dum la jaroj 1941–1942
Ukraina Ribela Armeo (URA), ukraine Українська Повстанська Армія aŭ УПА, estis trupo fondita en 1942, kun la celo defendi la ukrainan loĝantaron de germana kaj poste de sovetia okupado. Ili batalis ankaŭ kontraŭ la pola loĝantaro, kiel en la Masakro de Baligrodo. La ĉefa komandanto de URA estis generalo Roman Ŝuĥeviĉ. URA havis politikan platformon kun la celo de plena sendependiĝo de Ukrainio. La taĉmentoj de URA batalis ankaŭ kontraŭ sovetiaj partizanoj sub la gvido de Sidir Kovpak.
URA ekzistis ĝis 1954.