Banderanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banderanoj estas komuna nomo por membroj de la frakcio de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) komandata de Stepan Bandera (OUN-B), kaj post ĝia disrompo en 1940 por membroj de sendependa subtera ukrainaj naciistaj organizaĵoj. OUN-B ludis ŝlosilan rolon en inspirado kaj plenumo, helpe de Ukraina Ribela Armeo, de la genocido de pola civila loĝantaro. Ekzistas ankaŭ akuzoj de OUN-B je partopreno en genocido de judoj en Ukrainio kaj je Kunlaborismo kun Nazia Germanio.

La termino mem, tamen, estas ofte fuŝe uzata por membroj de tre diversaj ukrainaj grupoj, ne ĉiam eĉ nur ukrainaj naciistaj organizaĵoj. Oni uzas ĝin tiamaniere plej kutime por marki iun grupon faŝista kaj genocidema kaj tiel pravigi persekutojn kontraŭ ĝi. Ekzemple, komunista propagando en Sovetunio uzis la terminon por difini partoprenantojn de ĉiuj ukrainaj sendependecaj organizaĵoj, kaj naciistaj kaj internaciistaj, kaj ĝenerale ĉiujn ukrainojn kiuj partoprenis en kontraŭkomunista agado. Same, propagandistoj de nuna Rusio ofte markas per tiu ĉi vorto la ukrainojn kiuj partoprenis kaj subtenis la Revolucion de digno en 2014, membrojn kaj subtenantojn de la registaro de Petro Poroŝenko kaj ĉiujn, kiuj oponas la kreitajn kaj subtenatajn de Rusio neagnoskitajn Doneckan kaj Luhanskan "popolajn respublikojn".

Banderanoj en Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Per la nomo banderanoj (nomitaj laŭ sia gvidanto Stepan Bandera) estis erare markitaj grupoj da homoj, kiuj fine de la Dua Mondmilito kreiĝis el URA (Ukraina Ribela Armeo). Ili estiĝis en Pollando kiel armigita konsistero de OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj), sed ankaŭ ili rekrutiĝis ekzemple el anoj de SS divizio Galizien kaj pluaj partoprenintoj de la milito flanke de hitlera Germanio. Banderanoj ne estis armeo en ĝusta senco de la vorto, eĉ kiam ili tre klopodis pri tio. Post la milito ankaŭ eĉ tial, por ke ili akiru statuton de almenaŭ militaj militkaptitoj. Sed pro siaj armilaro kaj spertoj pri bataloj ili prezentis en la teritorio, tra kiu ili moviĝis post la milito, precipe en la jaroj 19451947, grandan danĝeron.

En la teritorio de tiama Ĉeĥoslovakio taĉmentoj de banderanoj komenciĝis penetri jam de somero de 1945. Tiam precipe en slovakajn montarojn, solejojn kaj vilaĝojn. Nur dum aŭtuno dum ilia rabado de orient-slovakaj vilaĝoj (ekzemple Novosedlice, Zboj, Ulič, Kolbasov) fariĝis viktimoj dek ok homoj. Banderanoj rabis precipe nutraĵojn, brutaron, vestaron kaj medikamentojn. Kontraŭ taĉmentoj, nomataj ekzemple Iroň, Karmeluk, Sokil, Peryh kaj Browsko fine alvenis kvar armeaj batalionoj, kiuj komune kun polico kaj financa gardistaro forpuŝis ilin reen en Pollandon, kie ankoraŭ operaciis da ili kelkdekoj da miloj.

Ekde aprilo de sekvinta jaro banderanoj klopodis trapenetri tra pola landlimo denove, ĉifoje ankoraŭ pli profunden ĝis la slovaka enlando. Ili krom alia kunvokis kun armilo la tutajn vilaĝojn por kunvenoj, dum kiuj ili unuspire heroldis motojn pri batalo por „Por Dio kaj por nacio, por komunikaĵo de d-ro Tiso“. Devene ili kalkulis kun daŭrigo de batalo, kun rapida eksplodo de plua mondmilito kaj kun ŝanĝo de eŭropa mapo. Sed politika situacio en la teritorioj, tra kiuj ili moviĝis, en la jaro 1947 roligis ilin en militajn frakasiĝintojn. En Pollando laŭvorte komencis bruli grundo sub iliaj piedoj. Ili havis por elekti nur malmulte da eblecoj de plua sorto — aŭ kapitulaci aŭ provi retiriĝi. Ĉefa celo estis en Bavario. Ĉi tie, en Munkeno, havis sian sidlokon OUN, ĉi tie tiam restadis ankaŭ Bandera mem. La plej nombraj grupoj (la t.n. sotni), kiuj antaŭenpaŝis tra ĉeĥoslovaka teritorio, nomiĝis Burlak, Ĥromenko kaj Brodyĉ.

Somere en 1947 banderanoj venis ĝis Moravio. Ĉi tie ilia grava obstaklo fariĝis natura obstaklo rivero Morava. Ĉe ĉiu ponto, travadejopramejo estis gardistaroj. Al principo, ke la armitoj ne devas super la riveron, subiĝis taktiko de ĉiuj defendantoj de ĉeĥoslovaka limo. En la teritorio de la tuta Moravio batalis kontraŭ banderanoj nur proksimume je unu mil homoj pli malmulte ol en Slovakio, kie okazis unuaj kaj la plej gravaj kunpuŝiĝoj. Intervenoj en moravia teritorio postulis enbataligi preskaŭ kvin milojn da soldatoj, partizanoj kaj pluaj.

Povus ŝajni, ke la enbataligo de soldataro kaj pluaj defendantoj de ĉeĥoslovaka teritorio ne estis proporcia al kelkaj centoj de banderanoj. Sed ni devas imagi, ke tio estis malamiko, kiu en Slovakio disiĝis en malgrandajn grupojn. Ili sciis batali kaŝeme, en saltoj, la maniero de ilia batalo ŝajnigis damaĝantan militon. La moviĝemaj kaj lertaj grupetoj de tiu ĉi malamiko plimulte evitis rektan renkontiĝon, kunpuŝiĝinte ili rapide transŝoviĝis kaj estis malfacile postkuri ilin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Grzegorz Rossoliński-Liebe, Obraz Stepana Bandery w polskiej świadomości narodowej Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine Bildo de Stepan Bandera en pola nacia konscio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.