Popola Respubliko de Donecko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Донецкая народная республика
Doneckaja Narodnaja Respublika
Donecko
Donecka Respubliko

New Donetsk Peoples Republic flag.svg

Detaloj
Bazaj informoj
Ĉefurbo Donecko
Ĉefa(j) lingvo(j) rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo
Areo
 % de akvo
8 539 km²
?
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Horzono UTC+03:00
Politiko
Sendependiĝo disde Ukrainio 12-a de majo 2014
Ekonomio
Valuto Rusa rublo (RUB)
v  d  r
Information icon.svg
Situo

Popola Respubliko de Donecko (ruse: Донецкая народная республика) estas memdeklarita lando/ŝtato, situanta en orienta regiono de Ukrainio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Donecko. Semajnon pli poste aktivistoj de Popola Respubliko de Donecko transprenis kontrolon de pluraj administrejoj en multaj urboj de la Donecka provinco: Mariupol, Horlivka, Makijivka, SlovjanskoKramatorsko.

La ŝtato aperis post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[1] Post la voĉdonado, la ĉefo de la Voĉdona Komitato de la respubliko, Roman Ljagin, deklaris ke 89,7 procentoj da voĉdonintoj subtenas la kreon de la nova respubliko.[2] La donecka voĉdona komitato aprobas la rezulton, menciante ke 74,87 elcentoj da personoj voĉdonis.[3] Ukrainio kaj okcidentaj nacioj ne agnoskas la rezultojn de la referendumo.[1]

La 16-an de majo 2014 sur postenon de la ĉefministro de tiu ĉi uzurpa respubliko estis nomumita fare de Plejsupera Konsilio Aleksandr Borodaj, rusa civitano, generalo de la rusia Federacia Sekureca Servo.

La 24-an de majo 2014 Popola Respubliko de Donecko kaj la Popola Respubliko de Luhansko subskribis interkonsenton pri kreo de Federacia Respubliko Novorusio.

Batalgrupoj de la Popola Respubliko de Donecko estas akuzataj pri pluraj militkrimoj.

La 17-an de julio 2014 regopovoj de la uzurpa respubliko estis akuzitaj pri pafalterigo de la pasaĝera aviadilo de Malajzia Aerlinio. Konforme al la donitaĵoj de spionagentejoj de Ukrainio kaj Usono la pafalterigo okazis helpe de kontraŭaviada sistemo BUK, priservata de tiel nomataj „verdaj hometoj" (batalantoj en uniformoj sen montritaj rangoj).

Ofte okazas homforkaptoj kaj ekzekutoj. Aprile batalgrupoj forkondukis en Slovjansko mision de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kies membroj estis dum kelkaj semajnon entenataj en la urbo. En Slovjansko oni ankaŭ homforkaptis kaj murdis plurajn civitanojn de Ukrainio. Sur la teritorio de la rekonkerita urbo oni trovis amasan tombon, kie ukrainoj sukcesis identigi korpojn de kvar paroĥanoj de loka ortodoksa eklezio. Laŭ Sekureca Servo de Ukrainio batalgrupoj de la Popola Respubliko de Donecko duone de aŭgusto 2014 haltigis kelkcent kidnapitajn ostaĝojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.
  2. Nearly 90% of Voters Support Independent Donetsk People’s Republic (angle). RIA Novosti. Alirita 2014-05-12.
  3. Referendum results in Donetsk and Lugansk Regions show landslide support for self-rule (angle). Russia Today. Alirita 2014-05-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Etnaj rusoj en Ukraino