Mariupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mariupol)
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 47°33′N 37°45′O  /  47.55°N, 37.75°O / 47.55; 37.75 (Mariupolo)Koordinatoj: 47°33′N 37°45′O  /  47.55°N, 37.75°O / 47.55; 37.75 (Mariupolo)

blazono
Mariupolo, situo
teatro

Mariupolo (ukraine: Маріуполь, ruse: Мариуполь) estas urbo de Ukrainio, apartenas al Donecka regiono, havena urbo ĉe la Azova Maro. Ĝi situas ĉe Kalmiuso-rivero. La urbo havas 500 000 loĝantojn. Tuta areo estas 166 km2. Industria loko, marhaveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mariupol estiĝis somere de la 1778 kiel Pavlovsk, surloke de fortikigita gardejo de zaporogoj el la 16-a jarcento. En 1789 ricevis urborajton (la plej malnova urbo de la Donecka provinco). La nomo Mariupol aperas nur en 1780, omaĝe al edzino de posta caro de Rusio Paŭlo la 1-a. Ekde 1948 ĝis 1989 la urbo havis nomon Ĵdanovo (Жданов).

La 24-an de januaro 2015 sur loĝkvartalon de la urbo falis bomboj de la misilo Grad mortigante 30 civilulojn kaj vundante preskaŭ 100. La evento estis parto de ofensivo gvidata de porrusaj separistoj kadre de la hibrida milito en orienta Ukrainio. Ukrainaj regopovoj kaj Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo konfirmis, ke la atako okazis de la teritorio kontrolata de separistoj de tiel nomata Popola Respubliko de Donecko. La atako estis kondamnita flanke de regopovoj de Eŭropa Unio, NATO, OSKE kaj Usono. Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko agnoskis ĝin kiel krimon subigitan al Internacia puna kortumo en Hago. Sekureca Servo de Ukrainio malkaŝis por publika scio, ke la atakon ordonis rusa oficiro komandanta specialan batalionon.

Distriktoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Illjiĉevskij (Іллічівський)
  • Ĵovtnevij (Жовтневий)
  • Ordĵonikidzevskij (Орджонікідзевський)
  • Primorskij (Приморський)

Demografio[redakti | redakti fonton]

2002

Konindaj personoj naskiĝintaj en la urbo[redakti | redakti fonton]