Urbo-Heroo de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo-Heroo de Ukrainio
Honorary titles of Ukraine
Lando Ukrainio
Fondita en 6-a de marto 2022
vdr

Urbo-Heroo de Ukrainio (ukraine Мі́сто-геро́й Украї́ни) estas la honora titolo de la Urbo-Heroo estis dekretita la 6-an de marto 2022 de la prezidento de Ukrainio Volodimir Zelenskij por la memorigo de faroj, kolektiva heroeco kaj persisto de civitanoj, kiuj defendis siajn urbojn dum la invado de Rusio en Ukrainion.

Listo de distingitaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La 6-an de marto:

La 24-an de marto:

En Ukrainio la titolon de Urbo-Heroo ankaŭ posedas urboj, distingitaj dum la sovetaj tempoj, al kiuj apartenas Kievo, Sebastopolo, Odeso kaj Kerĉo.

Malrusigo de la urboj-herooj en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

La 10-an de aprilo 2022 el steleo de urboj-herooj en Kievo, troviĝanta apud la Monumento de sovetaj tankistoj – liberigintoj de Kievo, estis forigitaj nomoj de rusaj kaj belorusaj urboj-herooj el la tempo de la dua mondmilito. Sociaj agantoj kaj soldatoj de la Teritoria Defendo de Ukrainio forigis la nomojn Moskvo, Leningrado, Stalingrado, Tula, Murmansko, Smolensk, Novorossijsk kune kun Minsko kaj Bresto. Ilian lokon okupis la novaj dek urboj-herooj de Ukrainio – Buĉa, Ĉernihivo, Ĥarkivo, Ĥersono, Hostomel, Irpin, Mariupolo, Mikolajiv, Oĥtirka kaj Volnovaĥa. Inter la ĝisnunaj steleoj oni konservis nomojn de la urboj-herooj, kiuj nuntempe estas sur la teritorio de Ukrainio – Kievo, Sebastopolo, Odeso kaj Kerĉo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]