Buĉa
| Buĉa · Буча | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de provinca signifo (–2020) | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| Distrikto | Buĉa distrikto | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 08292 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 36 971 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 504 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 33′ N, 30° 13′ O (mapo)50.54861111111130.220833333333Koordinatoj: 50° 33′ N, 30° 13′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 148 m [+] | ||||
| Areo | 10,55 km² (1 055 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Buĉa (ukraine kaj ruse Буча) estas urbo en Kieva provinco en Ukrainio kun signifa loka vitrafareja industrio. Ĝi situas borde de la rojo Buĉa proksimume 25 kilometrojn okcidente de Kievo kaj estas enkalkulata en Kievan aglomeraĵon. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 36 971 loĝantoj. La urbanoj etendiĝas sur areo de 10,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 504 loĝantoj/km². La mezuma supermara alteco de la urba areo estas 148 metroj. La loĝloko havas kromnomon Urbo-Heroo de Ukrainio kaj ĝis 2020 estis urbo de provinca signifo. Ĝi estas la administra centro de samnoma Buĉa distrikto, en julio 2020 signife ampleksigita.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur loko de la hodiaŭa urbo ekzistis vilaĝo ukraine skribite Jablunka aŭ pole Jabłuńka, menciita en 1630 kiel la propraĵo de J. Lasota.
La loĝigo ĉi tie estiĝis fine de la 19-a jarcento ĉirkaŭ fervoja stacio sur konstruata fervojlinio el Sarni al Kievo.
Oktobre 1943 troviĝis ĉi tie komandejo de la 1-a Ukraina Fronto sub gvido de armea generalo Nikolaj Vatutin.
Buĉa estas memstara urbo ekde la 9-a de februaro 2006, antaŭe temis pri urbotipa loĝloko kaj ĝi estis en konsisto de la proksima Irpin.
Dum la rusa invado, en la periodo februaro-marto 2022 soldatoj de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio militkrimis kontraŭ civila loĝantaro, murdante pli ol 400 personojn.
Rusia agreso 2022
[redakti | redakti fonton]Dum la invado de Rusio en Ukrainion en la jaro 2022 okazis en Buĉa pezaj bataloj enkadre de Kieva ofensivo, kies sekvo estis pezaj rusaj perdoj. La rusaj fortoj ekatakis kontraŭ urba monumento de milito en Afganio, kiun ili eble erarigis kun ukraina armea veturilo.[1] Post liberigo de la urbo komence de aprilo 2022 estis anoncite, ke ĉirkaŭ 270 lokaj loĝantoj estis sepultitaj en amastomboj. La korpoj de kelkaj viktimoj estis fare de retiriĝantaj okupantoj lasitaj nesepultitaj en la stratoj de la urbo.[2][3][4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.nytimes.com/live/2022/02/27/world/russia-ukraine-war/videos-show-russian-losses-on-outskirts-of-kyiv
- ↑ "Bodies, rubble line the streets of Bucha following Russian retreat", 2022-04-02. Kontrolita 2022-04-03.
- ↑ Nova Srebrenica nomiĝas Buĉa, sonas el Kievo. Oni parolas pri masakro.. Alirita 2022-04-03 .
- ↑ Kruta video el ukraina Srebrenica
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://bucha.com.ua/ Oficiala retejo (ukraine)
- La mondo skuita pro la masakro en Buĉa. Volodimir Zelenskij al rusaj patrinoj: vidu, kiajn friponojn vi edukis pollingve kun fotoj
| |||||||||||||




