Nikolaj Vatutin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Vatutin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1901 (1901-12-03)
en Vatunino, Valuysky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 15-an de aprilo 1944 (1944-04-15) (42-jaraĝa)
en Kievo
Mortokialo sepso
Tombo Mariinskyi Park
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Milita Lernejo M. V. Frunze
Subskribo Nikolaj Vatutin
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Nikolaj Fedoroviĉ VATUTIN (ruse Николай Федорович Ватутин; la 16-an de decembro 1901 - la 15-an de aprilo 1944) estis sovetia armea komandanto, kiu estris trupojn de la Ruĝa Armeo en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito.

Vatutin partoprenis en la famaj bataloj de Stalingrado kaj de Kursk. Li ankaŭ partoprenis en la liberigo de Ukrainio kune kun generalo Ivan Konev. Li mortis pro vundoj kaŭzitaj de atenco fare de ukraina naciisto, ses semajnojn post la atako.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vatutin estis naskita en kamparana familio; en 1920 li estis aligita en la Ruĝan Armeon kaj batalis kontraŭ la batalantoj de Nestor Maĥno. La sekvan jaron li aliĝis al la Komunista Partio de Sovetunio kaj ricevis komandantajn postenojn en la armeo. Dum la jardeka periodo kiu komenciĝis en 1926, li kombinis studojn ĉe la Armea Kolegio en Frunze, kaj ĉe la Akademio de la Ĉefa Stabo, kun altrangaj komandpostenoj en la armeo. Inter 1937 kaj 1938, dum la grandaj elpurigoj, li sukcesis pluvivi, ŝajne pro sia vigla agado en la vicoj de la partio, kaj eĉ progresi en la ŝtuparo de armerangoj kaj postenoj. En 1938 li estis nomumita stabestro de la Kieva armea regiono.

En 1939 li estis nomumita Ĉefo de Kunlaborantaro de la Suda Fronto de la Ruĝa Armeo, kaj estis inter la planistoj de la armeaj operacioj por la dividado de Pollando laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov. En 1940, sub la komando de Georgij Ĵukov, la suda fronto kaptis la areon de Besarabio de Rumanio. En lumo de lia plejboneco en tiuj operacioj, Stalin aljuĝis al Vatutin la rangon de generalleŭtenanto en 1940, kaj nomumis lin kapo de la operaciosekcio ĉe la Ĉefa stabo. Kvankam ekzistas tiuj kiuj kredas ke tiu pozicio estis preter liaj kvalifikoj, Vatutin estis unu el la favoratoj de Stalin, dank'al lia kampara origino, lia juna aĝo, kaj lia fervoro por la komunista ideologio [1]. Sed Vatutin, kaj same kiel li la tuta armea elito de la Ruĝa Armeo, ne sukcesis prepari la armeon por Operaco Barbaroso, la germana invado de Rusio la 22-an de junio 1941.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Nikolai Vatutin 3.jpg
Nikolai Vatutin

La 30-an de junio, li estis nomumita Ĉefo de la Ĉefa stabo de la Nordokcidenta Fronto, pozicio kiu trafis liajn kapablojn - forta volo, optimismo, kaj taŭga sinteno al lia subkomando. En liaj manoj estis konfidita la defendo de Leningrado kontraŭ la Norda Armeo-grupo de la Germana Armeo, en kies vicoj laboris unu el la plej talentaj komandantoj de la Germana Armeo, la generalo Erich von Manstein. Vatutin igis siajn fortojn kontraŭataki, kaj sukcesis ĉesigi la germanan atakon. La Germana Armeo ne konkeris Leningradon antaŭ ol vintro alvenis, kaj finfine, malgraŭ forta sieĝo kiu postulis milionojn da viktimoj, la grandurbo staris.

En oktobro 1942, Vatutin ricevis ordonrajton pri la sudokcidenta fronto, kiu partoprenis en la Batalo ĉe Stalingrado [2]. En 1943 Vatutin estis nomumita komandanto de la Voroneĵ Fronto. En julio 1943, la fronto iĝis la ĉeffronto en la milito, kiam ĝi batalis kontraŭ la kirasaj fortoj de Suda Armeo-grupo, gvidita fare de Erich von Manstein, en la Batalo ĉe Kursko [3][4]. La batalo estis decida sovetia venko, kiun kelkaj konsideras la decida venko de la milito armee [5].

Post la venko en la batalo, la nomo de la fronto estis ŝanĝita al la Unua Ukraina Fronto. En novembro 1943, Vatutin igis siajn soldatojn okupi Kievon [6]. La 28-an de februaro 1944, li estis grave vundita en embusko fare de ukrainaj naciistoj (URA), atakite en la malantaŭo de la fronto. Ses semajnojn poste, la 15-an de aprilo 1944, li mortis pro siaj vundoj. (Laŭ kelkaj fontoj, li estis vundita la 29-an de februaro kaj mortis la 14-an de aprilo) [7].

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

  • Kolonelo (Polkovnik) en 1936
  • Generalbrigadisto (General-maior) la 17-an de februaro 1938
  • Diviziestro la 17-an de februaro 1939
  • Korpokomandanto la 4-an de novembro 1939
  • Generalleŭtenanto (generalo-leŭtenanto) la 4-an de junio 1940
  • Ĝenerala kolonelo (General-polkovnik) la 7-an de decembro 1942
  • Generalo (General armii) la 2-an de decembro 1943

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • Heroo de Sovetunio (Postmorta) en la 6an de majo 1965
  • Ordeno de Lenin (2x), decembro 1941  kaj 1942
  • Ordo de la Ruĝa Standardo, la 6an de novembro 1941
  • Ordeno de Suvorov de la Unua Klaso en 1941 kaj la 28-an de januaro 1943
  • Ordeno de Kutuzov de la Unua Klaso en la 23-an de aŭgusto 1943
  • Medalo por la Defendo de Leningrad en 1943
  • Jubilea Medalo por la 20-a datreveno de la Ruĝa Armeo en 1938

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • David Glantz, "Vatutin" in Harold Shukman, ed., Stalin's Generals (New York, NY, 1993), pp. 287–298.
  • David Glantz, Jonathan M. House, When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler (Lawrence, KS, 1995).
  • David Glantz, Jonathan M. House, The Battle of Kursk (Lawrence, KS, 1999).
  • David Glantz, The Battle for Leningrad, 1941–1944 (Lawrence, KS, 2002).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Герой Советского Союза Ватутин Николай Фёдорович :: Герои страны. Warheroes.ru. Alirita la 16an de Majo 2016.
  2. Keegan, pp. 106–107
  3. Keegan, pp. 124–125
  4. Forczyk, Dr. Robert. (2010) Erich von Manstein: leadership, strategy conflict. Oxford: Osprey Publishing, p. 57. ISBN 978-1-84603-465-7. OCLC 436030170.
  5. Newton, Steven H.. (2005) Panzer Operations: The Eastern Front Memoir of General Raus, 1941–1945. Cambridge, MA.: Da Capo Press, p. 256–262. ISBN 0-306-81409-9.
  6. Keegan, pp. 126–127
  7. Ruse: Каманин, Н.П., "Летчики и космонавты", М, 1971, p.269. Aliaj fontoj datigas la atakon en la 29a de Februaro kaj la morton de Vatutin en la 15a de Aprilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]