Batalo ĉe Stalingrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo ĉe Stalingrado
Konflikto: Granda Patriota Milito
Bundesarchiv Bild 183-W0506-316, Russland, Kampf um Stalingrad, Siegesflagge.jpg
Soveta soldato svingante la ruĝan flagon ĉe la centra placo de Stalingrado en 1943.
Daŭro: 28-a de junio 1942 - 2-a de februaro, 1943
Loko: Stalingrado, Sovetunio
Rezulto: la soveta venko
Flankoj
Akso Sovetunio
Komandantoj
Erich von Manstein, Friedrich Paulus G.K.Ĵukov, A.M.Vasilevskij, K.K.Rokosovskij, A.I.Jerjomjenko, V.I.Ĉujkov
Forto
maksimume 1 011 000 soldatoj maksimume 1 108 000 soldatoj
Perdoj
740 000 vunditoj kaj mortigitoj, 90 000 kaptitoj el kiuj nur 6 000 reiris hejmen 750 000 vunditoj kaj mortigitoj, 40 000 civilaj mortigitoj
v  d  r
Information icon.svg
modelon de la monumento 'Ne retreti ĝis morto!' faris Je.Vuĉetiĉ

Batalo ĉe Stalingrado (1942-1943) prezentas komune kun batalo antaŭ Moskvo (1941) kaj batalo en Kurska arko (1943) la plej grandan kaj decidan kunpuŝiĝon en orienta batalfronto. La giganta batalo estis gvidata je ĉefa urbo en regiono ĉirkaŭ rivero Volgo - Stalingrado (hodiaŭ Volgogrado) kaj Ruĝa Armeo fine ĉirkaŭigis en ĝi kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de marŝalo Paulus kaj senigis Wehrmacht-on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ĝi jam ne plu kapablis rekonsciiĝi. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler, kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontraŭulo kaj je longo li malfeliĉe intervenis en direktadon de la operacoj. Ruĝa Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj taĉmentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD, kiuj ricevis ordonon pafmortigi ĉiun, kiu forlasus la urbon fuĝante malantaŭ Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ruĝa Armeo translokigis al Stalingrado ĉiujn taĉmentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj ankaŭ fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ĝi komencis operacon Uranio - ĝi forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn taĉmentojn troviĝantaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ĉirkaŭigis ĝin en la urbo.

Interesas unu el iloj, per kiuj rusoj venkis la alojn de la 6-a armeo. Rusoj lasis ĝardenojn apud Stalingrado por malgrandaj bestoj multiĝu tie. Kiam venis frostoj, la bestetoj kuris al hejmoj de aksaj soldatoj kaj kaŭzis la sendanĝerajn malsanojn, pro kiuj soldatoj bezonas ofte merdi kaj ne kapablas aktive militi.


Pri la batalo en kulturo[redakti | redakti fonton]

Germanoj verkis du filmojn pri la batalo: "Hunde, wollt ihr ewig leben?" (1959) kaj "Stalingrad" (1993). Usonanoj verkis filmon pri Vasilij Zajcev "Enemy at the Gates", en kiu la ĉefaj aferoj okazas ĉe la batalo. La batalo menciitas en rimejko de la filmo Straw Dogs (interesas la frazo el la filmo: "Rusoj tiom heroe kondutis, ke eĉ ili mem miris poste pri sia venko").

Ekzistas pentraĵo pri Dipatrino, kiun verkis nekonata germana soldato al katolika festo Kristnasko de la 1942-a jaro. La pentraĵo iĝis simbolo de suferoj de soldatoj, kiujn oni sendis al morto ("Stalingrada madono").