Sieĝo de Sebastopolo (1942)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo je Sevastopol)
Jump to navigation Jump to search
Soveta politika komisaro ĉe maŝinpafila teamo en Sebastopolo en majo 1942.
Germanaj soldatoj de la 11a Armeo alproksimiĝas al brulanta Sebastopolo en junio 1942.
Detruita soveta bunkro post la batalo.

La Sieĝo de Sebastopolo konata ankaŭ kiel Defendado de Sebastopolo (en rusa: Оборона Севастополя, transliterumado al: Oborona Sevastopolja) aŭ ankaŭ kiel Batalo de Sebastopolo (en germana: Schlacht um Sewastopol) estis batalo kiu okazis en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo estis luktita de la armeoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio nome de Germanio, Rumanio kaj Italio kontraŭ Sovetunio por la kontrolo de Sebastopolo, nome havenurbo en Krimeo ĉe la Nigra Maro. La 22an de junio 1941 la Akso invadis Sovetunion dum la Operaco Barbaroso. La terfortoj de la Akso atingis Krimeon en la aŭtuno 1941 kaj ekkontrolis plej al la areo. La nura celo ankoraŭ for de la kontrolo de Akso estis Sebastopolo mem. Oni faris klopodon por plifortigi la urbon en oktobro kaj novembro 1941. Oni planis gravan atakon por la fino de novembro, sed fortaj pluvoj prokrastigis la atakon de la Akso ĝis la 17a de decembro 1941. Sub la estreco de Erich von Manstein, la fortoj de la Akso estis nekapablaj konkeri Sebastopolon dum la unua operaco. Sovetaj fortoj lanĉis amfibian surteriĝon sur la Krimean duoninsulon ĉe la Kerĉa duoninsulo en decembro 1941 por mildigi la sieĝon kaj devigi la Akson translokigi fortojn por defendi siajn akiraĵojn. La operaco savis Sebastopolon por la momento, sed la pontokapo en Orienta Krimeo estis nuligita en majo 1942.

Germana soldato en Sebastopola haveno ĉe sunkiginta soveta destrojero.

Post la malsukceso de sia unua atako al Sebastopolo, la Akso elektis fari sieĝan militon ĝis la mezo de 1942, kaj ili atakis la ĉirkaŭitajn sovetajn fortojn surtere, mare kaj aero. La 2an de junio 1942, la Akso startigis tiun operacon, laŭ kodonomo Störfang (sturgo-kapto). La Sovetaj Ruĝa Armeo kaj la Nigramara Floto rezistis dum semajnoj sub intensa bombardado fare de la Akso. La Germana Aerforto (Luftwaffe) ludis gravan rolon en la sieĝo, ties 8a Aerkorpusa bombardadis la sieĝajn sovetajn fortojn akre, farante 23,751 flugojn kaj faligante 20,528 tunojn da bomboj nur en junio. La intenseco de la germana kampanjo de aeratakoj estis tre super la antaŭaj germanaj bombofensivoj kontraŭ urboj kiel Varsovio, Roterdamo aŭ Londono.[1] Je la fino de la sieĝo, restis nur 11 sendamaĝaj konstruaĵoj en Sebastopolo. La Luftwaffe evitis plej el la sovetaj klopodoj evakui siajn trupojn mare. La Germana 11a Armeo subpremis kaj detruis la defendantojn perpafe de 46,750 tunoj da artileria municio sur ili dum la Störfang.

Finfine, la 4an de julio 1942, la restantaj sovetaj fortoj kapitulacis kaj la germanoj kaptis la havenon. La Soveta Aparta Marborda Armeo estis nuligita, kaj 118,000 homoj estis mortigitaj, vunditaj aŭ kaptitaj en la fina atako kaj 200,481 perdoj en la sieĝo estis la totalo por ĝi kaj por la Soveta Nigramara Floto. La perdoj de la Akso en Störfang kvantis ĝis 35,866 homoj, el kiuj 27,412 estis germanoj kaj 8,454 rumanoj. Poste, la Aksoj turnis sian atenton al la ĉefa somera kampanjo de tiu jaro, nome Case Blue kaj la antaŭeniro al la naftokampoj de Kaŭkazo.

Pro tiu defendado en 1945 la urbo estis nomumita urbo-heroo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hayward 2001, p. 96.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hayward, Joel S. A. Stopped at Stalingrad: The Luftwaffe and Hitler's Defeat in the East, 1942–1943. University Press of Kansas, 1998. ISBN 978-0-7006-1146-1