Bombardado de Varsovio dum la Dua Mondmilito
La esprimo Bombardado de Varsovio dum la Dua Mondmilito referencas al la bombada kampanjo de Varsovio dum la Sieĝo de Varsovio. La bombado farita de la germana Luftwaffe, kunlabore kun Wehrmacht, post la Invado en Pollando en 1939 antaŭ la Kapitulaco de Varsovio.
Ĝi povas aludi ankaŭ al la germana bombardado dum la Ribelo de Varsovio en 1944. La 3-an de aŭgusto 1944 germanoj enkondukis 46 bombaviadilojn Junkers Ju 87 — planata detruo de Varsovio estis komencita, 25% de la urbo detruis atakaviadiloj. Dum la daŭro de la milito proksimume 84% el la urbo estis detruita pro la amasa germana bombado, peza artileria pafado kaj planita detrua kampanjo.[1] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke inter 6 000 kaj 7 000 lokanoj mortis pro la bombardado,[2][3] dum la germanoj perdis nur du bombaviadilojn.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
-
Germanaj aviadiloj Heinkel He 111 bombardantaj super Varsovio, septembro 1939
-
Varsovio post la bombardado fare de la germana Luftwaffe, septembro 1939
-
Reĝa Kastelo en Varsovio post la bombardado de la urbo, septembro 1939
-
Pola junulino ploras super la korpo de sia 14-jaraĝa fratino ĵus frapita de la bombardado, septembro 1939
-
Survivanto de la bombardado de Varsovio, 1939
-
Zorgo de infanoj en la sieĝata Varsovio. Foto fare de Julien Bryan kaj publikigita en la gazeto Life, septembro 1939
-
Interna vidaĵo de la detruita katolika Hospitalo de la Praga distrikto de Varsovio, septembro 1939
-
Detruitaj domblokoj en Varsovio post germana bombardado, septembro 1939
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Bombado de Wieluń
- Sieĝo de Varsovio
- Detruo de Varsovio
- Sovetaj aeratakoj al Varsovio dum la dua mondmilito
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Bombardowania Warszawy z września 1939 (Bombing of Warsaw in September 1939) Pola Radio, 28a de Septembro 2007.
- ↑ Pola Radio (25a Sep 2012) Czarny poniedziałek [1]
- ↑ Der Spiegel Wir warden sie ausradieren No. 3 vol. 13, 13a de januaro 2003, p. 123.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Zaszyfrowane ostrzeżenie o nalocie — ĉifrita averto pri aeratako el arkivo de Pola Radio