Batalo de Smolensko (1941)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo ĉe Smolensk (1941))
Jump to navigation Jump to search
Germana kavalerio proksime de Smolensko, kontemplante la panoramon de la taktiko de bruligita tero.

La Batalo de Smolensko de 1941 referencas al la unua batalo en la Orienta Fronto de la Dua mondmilito en Smolensko, okazinta inter la germanaj trupoj de la Grupo de Armeoj de Centro (Heeresgruppe Mitte) kaj la trupoj de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Okazis forta rezistado en la centra areo de la Orienta Fronto fare de la sovetanoj, kiuj sukcesis bremsi la antaŭeniron de la Grupo de Armeoj de Centro dum du monatoj. Tio estis atingita pere de nombraj kontraŭatakoj, kiuj kvankam malbone kunordigitaj kaj tre kostaj, okazis stagnadon de la germanoj en ilia antaŭeniro al Moskvo, devigante ilin al ŝanĝo de strategio. El tiam, spite la germanan venkon, la soveta rezistado ĉe Smolensko markis la malsukceson de la Operaco Barbaroso, ĉar la Ruĝa Armeo ne estis nuligita ĉe la okcidentaj landlimoj de Sovetunio, kiel la germanoj esperis; krome la sovetanoj akiris tempon valoran por regrupigi siajn trupojn kaj prepari la defendon de Moskvo.

Kvankam la germanoj havis mal pli da soldatoj, nome 430 000, kontraŭ 581 600 de la Ruĝa Armeo, tiuj estis superaj en disponeblo de tankoj, nemalhaveblaj por antaŭeniro, nome 1 200 germanaj tankoj kontraŭ 700 de sovetanoj, sed pli altaj nombroj depende de la fonto. Tio estas iela klarigo de la diferenco en homperdoj, nome 30 000 mortoj por germanoj, dum sovetanoj suferis 186 144 mortojn kaj 300 000 estis kaptitaj. Oni ofte indikas sep fazojn, el kiuj la unua startis la 10an de julio kaj la lasta finis la 12an de septembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clark, Alan (1965). Barbarossa: The Russian-German Conflict, 1941–45. New York: Morrow. ISBN 0-688-04268-6.
  • Evans, Richard J. (2008). "2". The Third Reich At War. London & New York: Penguin. ISBN 978-0-14-101548-4.
  • Glantz, David M. (2010). Barbarossa Derailed: The Battle for Smolensk 10 July – 10 September 1941. Solihull, England: Helion & Company. ISBN 1-906033-72-2.
  • Glantz, David M. (1995). When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler. Lawrence, KS: University Press of Kansas. ISBN 0-7006-0899-0.
  • Krivosheev, Grigori F. (1997). Soviet Casualties and Combat Losses in the Twentieth Century. London: Greenhill Books. ISBN 1-85367-280-7.
  • Stolfi, R. H. S. (1993). Hitler's Panzers East: World War II Reinterpreted. Oklahoma City: University of Oklahoma Press. ISBN 0-8061-2581-0.
  • Ziemke, Earl F. (1987). Moscow to Stalingrad. Center of Military History, United States Army. ISBN 9780880292948.