Daŭriga milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daŭriga milito
Konflikto: Orienta batalfronto
StuG III Ausf. G.jpg
Finnaj memmovaj kanonoj StuG III
Daŭro: 25-a de junio 1941 - 19-a de septembro 1944
Loko: Finnlando, Karelio, Murmansk
Rezulto: Soveta venko; moskva armistico
Flankoj
Flago de Finlando Finnlando
Flago-de-Nazia-Germanio.svg.png Tria regno
Flag of Italy (1861-1946).svg Italio (ŝiparo)
Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg Sovetunio
Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando (flugatako kontraŭ Petsamo)
Komandantoj
Flago de Finlando C. G. E. Mannerheim Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg Kirill Mereckov
Flag of the Soviet Union (1923-1955).svg Leonid Govorov
Forto
500 000 finnoj
220 000 germanoj
900 000–1 500 000 soldatoj
Perdoj
63 204 falintoj aŭ serĉitoj
158 000 vunditoj
1 500 civiluloj
2 377–3 500 militkaptitoj
200 000 falintoj aŭ serĉitoj
385 000 vunditoj
190 000 hospitaligitaj pro malsano (???)
64 000 militkaptitoj
v  d  r
Information icon.svg
La mapo de la maksimuma avanciĝo de la finnlandaj trupoj dum la Daŭriga milito. Grize estas markitaj la limoj antaŭ kaj post la Vintra milito

Daŭriga milito (finne jatkosota) estas la uzata en Finnlando nomo de la milito kontraŭ Sovetunio, kiu estis komprenata kiel daŭrigo de la Vintra milito. En Sovetunio kaj moderna Rusio tiu milito ne havas apartan nomon, sed estas komprenata kiel parto de la Granda patriota milito, en kiu finnlandaj trupoj batalis flanke de la naziaj kontraŭ Sovetunio.

La milito komenciĝis tri tagojn post la komenco de la germana invado en Sovetunion, la 25-an de junio 1941, en tiu tago Finnlando oficiale proklamis militon. Tamen en tiuj tri tagoj la bataloj jam okazis sen proklamo de la milito pro la oficiala anonco farita de Hitler, ke la germanaj kaj la finnaj trupoj kune militos kontraŭ Sovetunio.

En la daŭro de julio-aŭgusto 1941 la finnlanda armeo okupis la tutan teritorion, kiun Finnlando devis cedi al Sovetunio pro la Vintra milito (1939-1940). Tion finnoj konsideris pravigeblaj agoj por repreni sian antaŭ nelonge perditan teritorion. Tamen jam la 10-an de julio Mannerheim deklaris, ke "...en 1918 mi promesis al finnoj kaj orientaj kareloj, ke mi ne ŝovos mian glavon en la glavingon ĝis kiam Finnlando kaj orienta Karelio ne estos liberaj"[1]. Per tio Finnlando anoncis pri la plano okupi teritorion, kie loĝis etne proksima al la finnoj loĝantaro, sed kiu neniam apartenis al Finnlando: tion eksterlande oni komprenis kiel signon de la milito invada.

La 31-an de aŭgusto finnlandaj trupoj venis al la malnova finna-soveta limo apud Leningrado, per tio blokinte la urbon de la nordo. La Sieĝo de Leningrado daŭris 900 tagojn kaj kaŭzis morton de, laŭ diversaj pritaksoj, de 400 mil ĝis 1 miliono de homoj, plejparto el kiuj mortis pro malsato.

Laŭ rememoroj de Mannerheim, en la finnlanda registaro tiam mankis unueco pri la transiro de la malnova limo kun Sovetunio, kion aparte malŝatis social-demokratoj. Sekurigo de Leningrado estis la ĉefa preteksto por komenco de la Vintra milito fare de Sovetunio en 1939, kaj trapaso de la malnova interŝtata limo signifus agnoskon de tio, ke minaco al la urbo vere ekzistis.

La 4-an de septembro finnlanda armeo komencis operacion por konkeri orientan Karelion kaj la 7-an de septembro 1941 jam atingis la riveron Svir. La 1-an de oktobro soveta armeo forlasis Petrozavodskon. Komence de decembro finnoj fortranĉis la kanalon, ligantan la Baltan kaj la Blankan marojn.

En okupita teritorio de Karelio, kie tradicie estis miksita loĝantaro, finnlanda administracio premadis nefinnlingvan loĝantaron (ĉefe rusojn), lokigis 64.188 homojn en koncentrejojn, en kiuj laŭ finnaj datumoj mortis de malsato 18.318[2]. Krome en la samaj kondiĉoj trovis sin ĉ. 24 mil etne rusaj civiluloj, inter kiuj mortis 4 mil[3] [4].

Fine de la jaro 1941 la front-linio stabiliĝis kaj restis preskaŭ senŝanĝa ĝis somero 1944.

Fino de la milito[redakti | redakti fonton]

La milito fakte finiĝis la 19-an de septembro 1944 per subskribo de la interkonsento pri militĉeso inter Sovetunio kaj Britio de unu flanko kaj Finnlando de la alia.

Subskribo de la militĉeso postulis de Finnlando memstaran forigon de la naziistaj trupoj el sia lando. Tio rezultiĝis en Laponia milito kontraŭ Germanio.


Daŭriga milito en kulturo[redakti | redakti fonton]

En 2002 aperis komune produktita filmo "Kukolo" pri fikciaj eventoj, okazintaj fine de la Daŭriga milito ie en finnlanda nordo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Order of the Day of the Sword Scabbard. Ylipäälikön päiväkäsky N:o 3 [1]
  2. Ylikangas, Heikki, Heikki Ylikankaan selvitys Valtioneuvoston kanslialle, Government of Finland
  3. Laine, Antti, Suur-Suomen kahdet kasvot, 1982, ISBN 951-1-06947-0, Otava
  4. Maanpuolustuskorkeakoulun historian laitos, Jatkosodan historia 1-6, 1994