Nekonata soldato (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tombo de la Nekonata Soldato.
Tuntematon sotilas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Väinö Linna
Lingvoj
Lingvo finna lingvo
Eldonado
Eldondato 3-a de decembro 1954
Eldonejo WSOY
Ĝenro militromano
Loko de rakonto Finnlando
vdr

En la Nekonata soldato de Väinö Linna (originale Tuntematon sotilas, 1954), temas pri finnlanda mitrala plotono dum la daŭriga milito, de la somera ofensivo en 1941 ĝis la retiriĝo el Karelio en 1944. La romano honeste kaj rekte bildigas la militan realecon, flankenlasante la tradician heroan miton, kaj kun brutala kaj kruda fideleco al la realo priskribas la militon el soldataj okuloj.