29-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | ||||
aranĝo de 2018 tagoj |
La 29-a de februaro estas la 60-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 306 tagoj restas.
La 29-a de februaro estas aldonita al la gregoria Kalendaro ĉiun kvaran jaron (superjaron), krom tiuj jaroj divideblaj per 100 sed ne divideblaj per 400. Do la jaroj 2000 kaj 1600 havis la aldonan tagon, sed 1900, 1800, kaj 1700 ne havis. En la ĉina kalendaro la tago okazas nur en la jaroj de Simio, Drako kaj Rato.
Je la 29-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 888: Eŭdo la 1-a estis kronita en Compiègne kiel reĝo de frankoj
- 1504: Luna eklipso; utiligita de Kristoforo Kolumbo sur Jamajko por ke timigitaj indiĝenoj donu nutraĵon
- 1644: Nederlanda velisto Abel Tasman komencis sian duan ekspedicion al Pacifiko
- 1712: La 29-an de februaro sekvis la 30-an en Svedio por ĝustigi la svedan kalendaron al la julia kalendaro
- 1720: Sveda reĝino Ulrika Eleonora abdikis favore al sia edzo Frederiko kiu ekreĝis la 24-an de marto
- 1768: En Bar kreiĝis Bara Konfederacio de pola nobelaro "por savo de Patrujo, defendo de kredo kaj libereco" kaj kontraŭ la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski apogata de la armeo de Rusa Imperio - la unua nacia ribelo (la lasta estis kontraŭkomunista ribelo de Anatemitaj Soldatoj)
- 1880: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŝero
- 1892: Sankt-Peterburgo (Florido) enkorpiĝis al Usono
- 1916: Tokelao estis aneksita de Unuiĝinta Reĝlando
- 1916: Infanlaboro: en Suda Karolino, la minimuma labor-aĝo en fabrikoj, muelejoj kaj minejoj kreskis de 12 ĝis 14 jaroj
- 1920: Oni voĉdonis konstitucion de Ĉeĥoslovakio
- 1936: Pollando: oni finis konstruon de aertelfero de Zakopane ĝis la Kaspra pinto apud la pola-slovaka landlimo en Okcidentaj Tatroj
- 1940: En Berkeley, pro la milito, fizikisto Ernest Orlando Lawrence ricevis Nobel-premion por 1939 de la sveda konsulo en San-Francisko
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj konstatis, ke en Nazia Germanio troviĝas 140 mil polaj trudlaboristoj kaj c. 300 mil polaj militkaptitoj; germanoj pafekzekutis en Skarżysko-Kamienna 360 membrojn de subtera organizaĵo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo); en Varto-Lando oni malpermesis al poloj spekti kabaredojn; soveta NKVD forveturigis arestitan generalon Władysław Anders de Lvovo ĝis Moskvo; de Lublin en la tagoj 13-a - 29-a de februaro germanaj regopovoj forsendis per fervojaj transportoj 10 242 personojn al trudlaboro en Nazia Germanio; Varsovio: laŭ taglibro de Ludwik Landau en Lodzo komeciĝis amasa setlado de baltaj germanoj, ĉefe de Rigo, kiu entute ampleksos 15 mil
- Finnlando komencis pacnegocon pri la Vintra milito kun Sovetunio; en Romo pola ambasadoro raportis al la itala registaro pri Pollando sub germana kaj soveta okupadoj nombrinte 15 mil ekzekutitajn polajn gvidantojn kun ekzemploj de dekoj da miloj de krimoj kaj perfortoj kontraŭ senkuplaj civiluloj
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 28-a/29-a de februaro taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kune kun helpo de ukrainoj masakris 156 polojn en vilaĝo Korościatyn kaj apuda fervojstacio (nun en Ternopila provinco)
- 1952: Insulo Helgoland revenis al Okcidenta Germanio
- 1960: Maroko: tertremo preskaŭ tute detruis la sudan urbon Agadir
- 1988: Azerbajĝano: kontraŭarmena pogromo de Sumgait (41 personoj pereis, pli ol 2 mil vundiĝis)
- 1992: Unua tago de porsendependa referendumo en Bosnio kaj Hercegovino
- 1996: Bosnia milito: post 4 jaroj finiĝis sieĝo de Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, flanke de Serba Respubliko kaj Jugoslavia Popola Armeo
- 2000: La dua rusa-ĉeĉena milito: 84 rusaj paraŝutistoj pereas en ĉeĉena atako kontraŭ la gardejo apud Ulus Kert (Argun)
- 2000: Oni publikis programaran lingvon R en la versio 1.0.0 sufiĉa por produktada uzo
- 2004: Haitio: Jean-Bertrand Aristide post tumulto demisiis kiel prezidento
- 2008: Milo Đukanović la trian fojon iĝis ĉefministro de Montenegro
- 2012: Inaŭgura futbal-matĉo Pollando-Portugalio (0:0) sur Nacia Stadiono en Varsovio
- 2016: En Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco tibeta monaĥo Kalsang Wangdu sinbruliĝis protestante kontraŭ politiko de la regopovoj de Ĉina Popola Respubliko pri tibetanoj
- 2016: En Pollando la registaro de Juro kaj Justeco decidis pri konstruo de la Muzeo al Anatemitaj Soldatoj kaj Politikaj Malliberuloj de Pola Popola Respubliko
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1468: Paŭlo la 3-a, papo kunvokinta la koncilion de Trento (m. 1549)
- 1528: Domingo Bañez, hispana teologo, dominikano, kontribuinta al reformo de la Gregoria kalendaro (m. 1604)
- 1784: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1864)
- 1784: Mózes S. Pataki, hungara dramtradukisto, filologo (m. 1815)
- 1792: Gioachino Rossini, itala operkomponisto, konata de la Cindrulino, aŭ Bono venka (m. 1868)
- 1832: Mór Wahrmann, hungara komercisto kaj politikisto, la unua juddevena parlamentano (m. 1892)
- 1864: Josef Svatopluk Machar, ĉeĥa lirika poeto, esperantigata de Miloš Lukáš (m. 1942)
- 1872: Fjodor Postnikov, rusia milit-inĝeniero, membro de Amerika Esperanto-Akademio (m. 1952)
- 1892: Vilmos Apor, hungara romkatolika episkopo (m. 1945)
- 1896: Leon Ptasznik, pola kapitano de infanterio, murdita (m. 1940)
- 1896: Morarji Desai, ĉefministro de Barato, jogano, vegetarano (m. 1995)
- 1900: Giorgos Seferis, greka Nobelpremiita poeto, lirikisto kaj diplomato (m. 1971)
- 1904: Jimmy Dorsey, usona ĵaza muzikisto (m. 1957)
- 1908: Balthus, franca pentristo kaj ilustristo de pol-judadeveno (m. 2001)
- 1928: Joss Ackland, angla aktoro, konata de la televida serio Midsomer Murders
- 1928: Albert Kovács, rumania hungara estetikisto, krikisto, literaturhistoriisto (m. 2015)
- 1940: Patriarko Bartolomeo la 1-a, greka patriarko de Konstantinopolo
- 1960: Khaled, alĝeria kantisto, majstro de nacia kantadstilo rai
- 1960: Anthony Robbins, usona memhelpa verkisto
- 1972: Pedro Sánchez Pérez-Castejón, hispana politikisto kaj ekonomikisto, gvidanto de Hispana Laborista Socialista Partio
- 1976: Katalin Kovács, hungara kajakistino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 468: Hilario, papo, teologo, konstruinto de la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj, sanktulo
- 992: Oswald de Worcester, ĉefepiskopo de Jorko kaj episkopo de Worcester, Anglio
- 1680: Johann Heinrich Schmelzer, aŭstra violonisto kaj komponisto de la instrumenta muziko (n. 1623)
- 1212: Hōnen, japana monaĥo, fondinto de la skolo de Purlanda Budhismo kadre de japana budhismo (n. 1133)
- 1792: Johann Andreas Stein, germana konstruisto de muzikinstrumentoj (n. 1728)
- 1868: Ludoviko la 1-a, reĝo de Bavario, filo de Maksimiliano la 1-a Jozefo (n. 1786)
- 1904: Henri Joseph Anastase Perrotin, franca astronomo malkovrinta 6 asteroidojn (n. 1845)
- 1944: Pehr Evind Svinhufvud, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1861)
- 1952: Arthur Rehbein, germana ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1867)
- 1956: Simón Radowitzky, ukrain-argentina anarkiisto (n. 1891)
- 1972: Pietro Ubaldi, itala instruisto, verkisto, filozofo, kristana pensulo (n. 1886)
- 1976: Izaak Opatowski, pola inĝeniero kaj matematikisto (n. 1905)
- 1992: Ferenc Karinthy, hungara lingvisto, raportisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1996: Károly Kós, hungara etnografo kaj verkisto (n. 1919)
- 2012: Davy Jones, angla rokmuzikisto, kantaŭtoro kaj aktoro (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kelkfoje ekzistis tago de la 30-a de februaro
- La 29-a de februaro kiel la sama tago de la semajno ripetiĝas ĉiun 28-an jaron:
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 29-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1604 1632 1660 1688 1728 1756 1784 1824 1852 1880 1920 1948 1976 2004 2032 2060 2088;
- Lundo en jaroj: 1588 1616 1644 1672 1712 1740 1768 1796 1808 1836 1864 1892 1904 1932 1960 1988 2016 2044 2072;
- Mardo en jaroj: 1600 1628 1656 1684 1724 1752 1780 1820 1848 1876 1916 1944 1972 2000 2028 2056 2084;
- Merkredo en jaroj: 1584 1612 1640 1668 1696 1708 1736 1764 1792 1804 1832 1860 1888 1928 1956 1984 2012 2040 2068 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1596 1624 1652 1680 1720 1748 1776 1816 1844 1872 1912 1940 1968 1996 2024 2052 2080;
- Vendredo en jaroj: 1608 1636 1664 1692 1704 1732 1760 1788 1828 1856 1884 1924 1952 1980 2008 2036 2064 2092;
- Sabato en jaroj: 1592 1620 1648 1676 1716 1744 1772 1812 1840 1868 1896 1908 1936 1964 1992 2020 2048 2076.