Henri Joseph Anastase Perrotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henri Joseph Anastase Perrotin
Persona informo
NomoHenri Joseph Anastase Perrotin
Dato de naskiĝo19-a de decembro 1845
NaskiĝlokoSaint-Loup (Tarn-et-Garonne)
Dato de morto29-a de februaro 1904
MortolokoNico
Aĝo je morto58
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoFrancio
Ceteraj informoj
HonorigoLalande Prize [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Henri Joseph Anastase Perrotin (naskiĝis la 19-an de decembro 1845 en Saint-Loup (Tarn-et-Garonne), mortis la 29-an de februaro 1904 en Nico) estis franca astronomo Laŭ iaj fontoj, lia tria antaŭnomo estus Athanase

Li komencis sian karieron, kun Guillaume Bigourdan kiel adjunkto de Félix Tisserand en la observatorio de Tuluzo.

En 1880 li iris studi 31 observatoriojn en Eŭropo, laŭ invito de Raphaël-Louis Bischoffsheim por organizi la observatorion de Nico, kies la unua direktoro li iĝis[1] en 1884, ĝis sia morto en 1904.

Li faris observojn de Marso kaj provis determini la rotacian periodon de Venuso. Li kalkulis ankaŭ la perturbojn de la orbiton de 4 Vesta.

En la astronomia literaturo li estas menciita jen kiel Henri Perrotin jen kiel Joseph Perrotin. En la Minor Planet Center li estas menciita kiel "J. Perrotin".

Malkovritaj asteroidoj : 6
138 Tolosa 19-a de majo 1853
149 Medusa 21-a de septembro 1875
163 Erigone 26-a de aprilo 1876
170 Maria 10-a de januaro 1877
180 Garumna 29-a de januaro 1878
252 Clementina 11-a de oktobro 1885

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archives historiques de l’Observatoire de Nice (1881-1962) (Historiaj arĥivoj de la Observatorio de Nico) (france)
  2. JPL Small-Body Database Browser 1515 Perrotin (1936 VG) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]