Pulsaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El fotoj en la areo de la videbla lumo (ruĝa) kaj de la rentgenradioj (blua) kunmetita foto de la Pulsaro en la Nebulo de Kankro (M1). Ĝi montras nebulgasojn en la ĉirkaŭejo, per la magnetkampo de la rotacianta pulsaro influitajn kaj tiel "kirlitajn" kaj instigitajn al la radiado. Foto: NASA
La pulsaro Vela, neŭtronstelo, kiu post supernovao-eksplodo postrestis, flugas sur unu el siaj jetoj de varmega plasmo tra la kosmo. Foto: NASA

Pulsaro estas rapide rotacianta neŭtrona stelo, kiu je regula sinsekvo disradias impulsojn de elektromagnetaj ondoj plej ofte proksimume unu sekundon daŭrantajn. La nomo originas de la angla nomigo „pulsating radio star“ (pulsanta radiostelo). Eblus do ankaŭ la esperantonomo "pulsastro".

Ĉar pulsaroj (pulsastroj) tipe havas proksimume 400.000 termasojn je diametro de 20 kilometroj, ili disponas pri forta gravita kampo, kiu je la surfaco konformas al la 2×1011 ĝis 3×1012-obla gravito de la tero. Krome ili havas magnetkampon miloble pli fortan ol la magnetkampo de la tero, kio daŭre de la tempo bremsas la propran rotacion de tiuj steloj. La vivodaŭro de pulsaro (pulsastro) kiel radiadofonto proksimas meznombre al dek milionoj da jaroj. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. P. J. van den Heuvel (2006). "„Pulsar Magnetospheres and Pulsar Death“", gazeto : {{{gazeto}}}. Science, volumo : 312, numero : 5773 (28-a de aprilo 2006), paĝoj : 539–540. COI:10.1126/science.1125934