Elektromagneta ondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elektromagneta radiadoelektromagnetaj ondoj estas radiado el elektra kampo (\vec{E}) kaj magneta indukdenso (\vec{B}) de fotonoj. La du kampoj estas ortaj inter si kaj havas fiksan rilaton.

Elektromagneta ondo: ligita oscilado de elektra kampo kaj magneta indukdenso, modelo de vibranta dupoluso, normala 3-dimensia sistemo de karteziaj koordinatoj: (\vec{k},\vec{E},\vec{B})

La fizikisto James Clerk Maxwell en 1864 antaŭdiris elektromagnetajn ondojn surbaze de teoriaj kalkuloj kaj la ekvacioj poste nomitaj laŭ li. Li kalkulis, ke ili propagiĝas per lumrapido kaj tial jam (prave) supozis, ke videbla lumo konsistas el elektromagnetaj ondoj. En 1888 Heinrich Rudolf Hertz praktike demonstris la ekziston de elektromagnetaj ondoj.

Elektromagnetaj ondoj havas diversajn frekvencojn ( f ), ligitajn al la ondolongo (λ) per la lumrapido c ( f·λ = c ). La rapido de iliaj fotonoj ne varias laŭ la moviĝo de la mezursistemo, sed estas absoluta kaj konstanta. Tiun fakton Albert Einstein eltrovis en sia speciala teorio de relativeco.

Elektromagnetaj ondoj montras fenomenojn, kiuj klare distingas ilin kiel ondojn, ekzemple interferon. Aliflanke ili montras ankaŭ fenomenojn, kiuj pruvas ilian partiklan naturon, ekzemple la fakton (lasero), ke la joniga kapablo de lumo dependas ne de ties intenso, sed de ties frekvenco. Elektromagnetaj ondoj do klare montras duoblan naturon, kaj sin tenas kiel ondoj kaj partikloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.