Fotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fotonoj)

Fotono (lumero) estas la elementa partiklo kiu estas peranto de la elektromagneta forto. Tiu partiklo estas sen ripoza maso kaj sen elektra ŝargo. Ĝi konsistigas elektromagnetan radiadon (ekz. lumon) kaj apartenas al la bosono.

Ĝi respondecas pri la diversaj elektromagnetaj radiadfenomenoj ĉe ĉiuj ondolongoj, inkluzive de vasta gamo de fizikaj fenomenoj kiuj inkludas vizion kaj la kolorojn de videbla lumo, radiodissendojn, Rentgenan radiadon, ktp. Fotono, kiel aliaj partikloj, havas ecojn de kaj ondo kaj partiklo, fenomenon nomitan "ondo-partikla dueco".

Fotono ne povas ekzisti sen moviĝo kaj ili moviĝas per lumrapideco, kiu en vakuo estas 299.792.458 m/s.

Ĝia nomo venas de la greka vorto φως, gen. φοτος ([fos, fotos] = lumo).

Fotono kiu plene interagas kun atomo aŭ molekulo estas sorbita kaj rezignas (aŭ estas elsendita kaj gajnas) ĉion el sia energio en la procezo. Sekvante la interagon, la atomo aŭ molekulo spertas ekscitiĝon aŭ jonigon. Por lumo en la videbla intervalo, la energio portita per ununura fotono estas proksimume 4x10-19 ĵuloj, kio estas la kvanto de energio kiu sufiĉas por eksciti ununuran molekulon de lum-ricevanta ĉelo en la okulo, tiel kreante nervan signalon. tio estas la fiziologia bazo de vido. Fotonoj povas esti elsenditaj de malstabila atomkerno en la formo de gama-radiado, kaj ili ankaŭ povas esti elsenditaj per ŝarĝitaj partikloj sub certaj kondiĉoj.

Ĉiuj elektraj kaj magnetaj kampoj povas esti priskribitaj uzante fotonojn. Laŭ la norma modelo de partikla fiziko, la ekzisto de la fotono estas rezulto de la postulo ke la fizikaj leĝoj havas certan simetrion ĉe ĉiu punkto en spactempo. La trajtoj de la fotonoj, kiel elektra ŝargo, maso kaj spino, estas determinitaj per la trajtoj de tiu simetrio (mezurila simetrio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]