Neŭtrona stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna strukturo de neŭtrona stelo de diametro ĉirkaŭ 19 km por maso de 1,5 sunmaso
2- Solida krusto dika de ĉ. 1,5 km
3- Likva interno konsistanta el neŭtronoj kaj aliaj partikloj

Neŭtrona stelo estas unu ebla finstadio en la evoluo de stelo. Ĝi formiĝas el la restaĵo de pezega stelo, kiam tiu kolapse kunpremiĝas pro sia propra gravito, post kiam la stelo eksplodis kiel supernovao de tipo II, Ib aŭ Ic.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Neŭtrona stelo konsistiĝas el pluraj tavoloj:

  • Surface, oni parola pri atmosfero, por tavolo de kelkaj centimetroj da likva materio.
  • Sube estas ekstera krusto, dika de ĉirkaŭ 1 kilometro, kies komponiĝo estas sama kiel tiu de blanka nano: solido da atomkernoj, verŝajne de fero, kiu povas esti fluidaĵo se la temperaturo superas 106 K. Kiam la krusto estas solida, povas okazi ties rompoj, kiuj estigas steltremojn.
  • Sube, pro la premo, la atomkernoj sorbas siajn elektronojn kaj iĝas pli kaj pli riĉaj je neŭtronoj. Liberaj neutronoj aperas: Tie estas la interna krusto kies denso atingas 4,3×1011 g·cm−3.
  • En regiono, kie denso superas 1,7×1014 g·cm−3, la atomkernoj kunfandiĝas en fluidaĵo da neŭtronoj (tre plimultaj), protonoj, elektronoj, kelkaj muonoj, tiu regiono estas tiel nomata ekstera kerno
  • Se la denso superas 3×1015 g·cm−3, la materio estas en malbone konata stato: la neŭtronoj kunfandiĝas iĝante fluidaĵo da kvarkoj u kaj d sed eble ankaŭ s-kvarkoj (aŭ stranĝaj kvarkoj). Oni tiel nomas kvarkaj steloj hipotezajn neutronajn stelojn en kiu aperas fluidaĵo da kvarkoj, kaj stanĝaj steloj tiujn en kiuj aperas s-kvarkoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]