Saltu al enhavo

Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĈAE) estis organizo de slavaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio post la unua mondmilito (la germanaj estis organizitaj en Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio) inter la jaroj 1920 kaj 1935.

Antaŭ la unua mondmilito ekzistis en la aŭstriaj Bohemio kaj Moravio du rivalaj organizoj de ĉeĥaj esperantistoj, nome Bohema Unio Esperantista (kiu asociigis klubojn) kaj Bohema Asocio Esperantista (kiu asociigis individuojn). Ambaŭ organizoj ofte kverelis kaj kondutis tre malamike, sed la milito ilin repacigis. Komence de 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato.

La esperoj plenumiĝis, la 28-an de oktobro 1918 estis proklamita Ĉeĥoslovakio. Tamen nur la 1-an de februaro 1920 la du societoj kunfandiĝis, kiam estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. En 1935 oni reorganizis ĝin sub la nomo Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, provinte vane allogi la germanlingvanojn en Ĉeĥoslovakio. En 1939 ĝi devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio sub premo de la polico antaŭ la likvido de la asocio en 1940. Tiu EAĈSR ekzistis ankaŭ post la dua mondmilito, sed post la stalintempa malpermeso oni dum la repermeso en 1969 fondis du asociojn, unu en Ĉeĥio (Bohemio kaj Moravio) - Ĉeĥa Esperanto-Asocio - kaj unu en Slovakio - Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko.

La asocia gazeto nomiĝis La Progreso.

En 1939 post okupacio de la lando la asocio devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion.

Estraro de ĈAE

[redakti | redakti fonton]
  • Bulteno de ĈAE 1929-1939. La n-ro 2/1936 portas la titolon Bulteno de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, la n-ro 3/1936 jam estas Bulteno de Esperanto-Asocio en ĈSR, la n-ro 1-5/1939 Bulteno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.