Bohema Unio Esperantista
Bohema Unio Esperantista (B.U.E.) estis fondita de Eduard Kühnl la 1-an de decembro 1907 kun celo unuigi lokajn grupojn en Bohemio kaj Moravio. Ĝia organo estis Bohema Revuo Esperantista.
Ĝi ekestis en la Esperantista Klubo en Praha post kverelo inter la estraranoj. Kühnl sukcesis eksigi la honoran membron de la klubo Theodor Čejka kaj membrojn Hynek Karel Bouška, Václav Riegel kaj Stanislav Kamarýt, kiuj poste fondis disigitan organizon Bohema Asocio Esperantista, kiu asociigis unuopulojn.
La unua prezidanto de B.U.E. estis Jan Hradil, sekretario Karel Procházka. En marto 1909 Procházka fariĝis vicprezidanto kaj Otakar Davidek sekretario. En 1910, la 6-an de marto, estis elektita kiel prezidanto PhDr. Václav Rosický. Li, Procházka kaj Kühnl estis la plej aktivaj laborantoj de la Unio. Pluaj aktivuloj estis Otakar Davídek, Frantiŝek Dus kaj - en la sfero lingva -- Vladimír Tobek. Kasisto František Svačina.
En 1909 ĝi unuigis jenajn grupojn: Praha (klubo), Praha (Asocio, ligo), Praha VIII., Praha (stud. rondeto), Plzeň (klubo), Plzeň (laborista klubo), České Budějovice, Hradec Králové, Kukleny, Praskačka, Osek u Rokycan, Brno, Prosek, Mladá Boleslav, Trutnov, Minice, Liberec, Písek, Hostomice, Jaroměř, Pardubice, Kralupy, Český Brod, Klatovy, Kardašova Řečice.
La Unio aranĝis tri kongresojn, ĉiujn en Praha. La unua okazis en septembro 1909 kun 360 partoprenantoj, la dua la 24-an kaj 25-an de septembro 1910 kun iom malpli ol 200 personoj kaj la trian en septembro 1911 samtempe kun konferenco de Aŭstriaj esperantistoj en Praha.