Jaroměř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroměř
germane Jermer
urbo
Placo en Jaroměř
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jaroměř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Administra municipo Jaroměř
Historia regiono Bohemio
Riveroj Elbo, Úpa, Metuje
Situo Jaroměř
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 01″ N 15° 55′ 06″ O / 50.35028 °N, 15.91833 °O / 50.35028; 15.91833 (mapo)
Areo 23,95 km² (2 395 ha)
Loĝantaro 12 628 (2023)
Denseco 527,27 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1298
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 551 01 ĝis 551 02
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0523
NUTS 5 CZ0523 574121
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 18
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jaroměř
Retpaĝo: www.jaromer-josefov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jaroměř estas urbo en Ĉeĥio kun 12 628 loĝantoj (2023), situanta en Bohemio, sur kunfluejo de riveroj Elbo, Úpa kaj Metuje, 16 km de urbo Hradec Králové, en distrikto Náchod.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Černožice, Dolany (distrikto Náchod), Šestajovice (distrikto Náchod), Vlkov (distrikto Náchod), Zaloňov, Hořenice, Jasenná (distrikto Náchod), Heřmanice, Nový Ples, Rasošky, Rožnov kaj Rychnovek.

Historio[redakti | redakti fonton]

En avantaĝa situo ĉe la kunfluejo de tri riveroj estiĝis en la 11-a jarcento přemyslida burgejo, nomita verŝajne laŭ princo Jaromír. Kiam ĝi estis pereinta, en la loko fondis Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu en la jaro 1307 fariĝis doturbo de la ĉeĥaj reĝinoj. Remparoj estis malfermita per du pordegoj, ekde la duono de la 15-a jarcento staris ĉe rando de placo malgranda burgo, neniigita dum la tridekjara milito. El gotikaj kaj renesancaj konstruaĵoj konserviĝis nur fragmentoj, la urbo trafata de oftaj incendioj estis en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alikonstruita barokstile. Industria evoluo estis en la 2-a duono de la 19-a jarcento influita per alkonduko de fervojo el Pardubice ĝis Trutnov.

Kirko de s-ta Nikolao, ĉe Elbo

Plilongigita placo estas ĉirkaŭbarita per domoj kun gotikaj kaj renesancaj kernoj, devene renesanca urbodomo estis alikonstruita empire. Mariana kolono, la belega laboro de M. B. Braun kaj Ř. Thény, estas el la jaroj 17221727. Inter kulminaj laboroj de Braun apartenas statuo de ploranta virino sur tombŝtono de lia bopatrino Anna Miseliusová (en tombejo). El konstruaĵoj de la 20-a jarcento eminentas eksa vendejdomo de firmao Wenke, en kiu estas hodiaŭ urba muzeo. En la urbo estas krom ĝi ankaŭ muzeo de fervojo.

Inter famaj naskintoj apartenas pentristo Josef Šíma (18911971), skulptistoj Otakar Španiel (18811955) kaj Josef Wagner (19011957).

Konsistaĵo de la urbo estas ekde la jaro 1948 foje memstara urbo Josefov (hodiaŭ tio estas Jaroměř II).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 442
18806 555
189013 805
190014 050
191014 992
19217 848
JaroLoĝantoj
19308 883
195012 034
196111 825
197011 483
198012 046
199112 557
JaroLoĝantoj
200112 921
201212 619
201412 594
201612 489
201712 442
201812 424
JaroLoĝantoj
201912 433
202012 378
202111 980
202212 260
202312 628
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.