Náchod ("naĥod") estas urbo en Ĉeĥio kun 19 936 loĝantoj (2023), situanta en Bohemio, en valo de rivero Metuje, en nordaj deklivoj de montaro Orlické hory.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Provodov-Šonov, Kramolna, Vysokov, Velké Poříčí, Jestřebí, Horní Radechová, Dolní Radechová, Česká Čermná, Přibyslav kaj Kudowa-Zdrój.
Slava burgejo el la 12-a jarcento estadis en spaco de Malnova urbo. La urbo kun la burgo estiĝis dum kolonigado de limregiono ĉirkaŭ la 13-a jarcento, la burgo estis ŝirmonta signifan vojon el Bohemio al Klodsko. Johano de Luksemburgio, Hynek el Dubé, Půta el Častolovice kaj sinjoroj el Kunštát kaj el Poděbrady alternis inter ties posedantoj. Dum husanaj militoj la urbo staris je flanko de kaliko, en la jaro 1441 konkeris ĝin silezianoj. Plua posedanto fariĝis ekde la jaro 1456Jiří z Poděbrad kaj post li lia filo Henriko. La plej granda evoluo de la urbo okazis dum regado de familioj Pernštejn-anoj kaj Smiřický-anoj. Post batalo sur Blanka Monto Náchod-on aĉetis Marie Magdalena Trčková, poste ĉi tie regis Piccolomini-anoj, duko de Duklando Kuronio kaj Zemgalio kaj lia filino Kateřina Vilemína Zahánská kaj germana familio Schaumburg-Lippe. La urbo suferis pro multaj incendioj. Evoluo de industrio okazis en la 2-a duono de la 19-a jarcento, precipe kiam ĉi tien estis en la jaro 1875 alkondukita fervojo.
Dominaĵo de la urbo estas kastelo, situanta sur monteto super placo. La kastelo situas sur loko de la devena burgo, alikonstruita en la jaroj 1566–1614 en renesancan sidejon. Hodiaŭ ni trovos ĉi tie kolektaĵojn de Piccolomini-anoj, el kiuj eminentas kolektaĵo de holandaj gobelinoj kaj kolektaĵo de senvivaĵ-pentraĵoj. En la jaro 1879 estis en la kastelo fondita muzeo kaj en eksa rajdistejo estas galerio de belartoj. En antaŭburgejo ni povas vidi ankaŭ ekspozicion de timigiloj. Sub la kastelo situas preĝejo de sankta Laŭrenco el la 14-a jarcento. Antaŭ eksa urbodomo situas pilorio el la jaro 1531. Kiel interesaĵo en Karolo-placo montriĝas en pavimo huffero, kiun onidire perdis ĉevalo de fuĝanta Frederiko de Palatinato, kiu tranoktis en Náchod dum hasta forveturo el Bohemio al Silezio.
En senpera proksimeco de Náchod situas banloko Lázně Běloves, el kies kuracfontoj, uzataj jam el la 17-a jarcento, estas la plej konata mineralakvo Ida. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo estas eble trovi fuortojn de la linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Vizitata estas fuortaro Dobrošov, kiun oni ekkonstruis inter la jaroj 1935–1938 proksime de la urbo.