Sobotka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa urbo. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Sobotka (apartigilo).
Sobotka
(Saboth)
urbo
Urboplaco en Sobotka
Blazono
Oficiala nomo: Sobotka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Sobotka
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Bohemia paradizo
Montaro Jiĉina montetaro
Kastelo Humprecht
Situo Sobotka
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 59″ N 15° 10′ 35″ O / 50.46639 °N, 15.17639 °O / 50.46639; 15.17639 (mapo)
Areo 19,31 km² (1 931 ha)
Loĝantaro 2 420 (2023)
Denseco 125,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 507 43
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 573493
Katastraj teritorioj 7
Lokaj partoj 9
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sobotka
Retpaĝo: www.sobotka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Sobotka, (historie ankaŭ Saboth) urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Jičín, estas refreŝigeja kaj turisma somerrestadejo sur suda rando de Ĉeĥa paradizo. La urbo havas 2 420 loĝantojn (2023). Ĝi situas proksimume en duono de vojo inter Mladá Boleslav kaj Jičín.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladějov, Dolní Bousov, Libošovice, Markvartice (distrikto Jičín), Osek (distrikto Jičín) kaj Samšina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Humprecht el Sobotka

La plej malnovaj informoj[redakti | redakti fonton]

Sobotka estiĝis sur loko de pli malnova loĝigo; ties fondon eblas meti ĝis duono de la 12-a jarcento. En la jaro 1287 nobelo Beneš promesas fidelecon al Venceslao la 2-a en dokumento, kies originon ni ne konas, tial la mencion pri loko „Sobunka civitas“ ne eblas konsideri kiel fidinda. Fragmento de landa tabulo el la jaro 1318 mencias pri loka nobelo Kabalec, kiu partoprenis en atako kontraŭ varo de Vok la 2-a el Rotštejn. La unua vere kontrolita mencio pri Sobotka datiĝas nur al la jaro 1323, en 1346 ĉi tien varon proprumas Beneš z Vartemberka, nomata el Sobotka, kie eble foje situis burgaro. Li estis jam senjoro en burgo Kost. La urbo apartenis al tiu ĉi burgo dum kelke da jarcentoj kaj ĝi fariĝis la ekonomia ĉeburga teritorio.

Akiro de urbaj privilegioj[redakti | redakti fonton]

La privilegiojn donis al Sobotka reĝo Vladislao la 2-a Jagello, kiu en 1498 pro rekomendo de Jan ze Šelmberk, la plej supera kanceliero de la reĝlando kaj senjoro el Kost, avancis Sobotkon je urbo. Al la urbo estis donita blazono, permesita ekkonstrui remparojn kaj rajton aranĝi du semajnajn foirojn dum jaro. Jan ze Šemberk apartenis inter la plej riĉajn ĉeĥajn nobelojn kaj li volis fari Sobotkon sia reprezenta urbo. Eble li fondis la kvadratan urboplacon kaj konstruigis ĉirkaŭ la urbo remparojn, konstruigis ankaŭ preĝejon, al kiu li donis belegan ciborion, apartenanta ankaŭ hodiaŭ al trezoroj de la urbo.

Imperiestro Rudolfo la 2-a multobligis la privilegiojn de urbo je ebleco aranĝi la trian datrevenan foiron kaj je rajto sigeli per nigra vakso, li lasis ankaŭ reguligi la urban blazonon. Fine de la 16-a jarcento senjoro en Kost estis Oldřich Felix el Lobkovice, kiu klopodis pri neperforta rekatoligo de sia senjorejo.

Renaskiĝa agado[redakti | redakti fonton]

En periodo de nacia renaskiĝo okazas evoluo de civitana socio, oni fondas komunumojn. Ankaŭ en Sobotka en 1848 kreiĝas revolucia gardo de la urbo, por kiu Josef Mánes kreis sian unuan flagon. En Sobotka estis amasiĝejo de revoluciaj gardoj el la tuta nordorienta Bohemio, por ke ili marŝu por helpi la batalantan Pragon, sed pro rekomendo de regiona komisario ili ĉi tie disiris sin ne daŭrigante plu. Okazis dum tio interkverelo kun germanoj el Trutnov, gviditaj de elokventa poeto Uffo Horn.

Por Sobotka havas tiutempe grandan signifon agado de provosto František Vetešník, la tradukisto kaj verkisto, la lernanto de Josef Jungmann. Plua stataturo estis vikario Damián Šimůnek, kiu edukis vicon de personecoj de plua generacio.

Industria revolucio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento evoluas en Sobotka industrio, kiam Václav Novák fondas bierfarejan metiejon por bierfarejaj ekipaĵoj. Heredulo kaj filo Václav lasis patenti fornon, per kiuj li ekipis multajn lernejoj kaj publikaj konstruaĵoj. La alia filo Josef Vincenc foriris Pragon, kie firmao Novák - Jahn ligis al produktado de ekipaĵoj por bierfarejoj. Lia filo Ladislav estis verkisto kaj kreis kelke da libretoj por Oskar Nedbal.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 642
18803 642
18903 395
19003 381
19103 450
19213 254
JaroLoĝantoj
19303 098
19502 554
19612 568
19702 451
19802 365
19912 287
JaroLoĝantoj
20012 289
20142 395
20162 427
20172 399
20182 407
20192 371
JaroLoĝantoj
20202 382
20212 300
20222 318
20232 420

Sobotka de Šrámek[redakti | redakti fonton]

En 1957 estis fondita tradicio de Sobotka de Šrámek kiel nacia festivalo de ĉeĥa lingvo kaj literaturo. Ĝi evoluis el devena festivalo koncentrita al la kreadon de Fráňa Šrámek, en 1961 ĝi transformiĝis en semajnan seminarion pri la ĉeĥa lingvo.

Kastelo Humprecht[redakti | redakti fonton]

La kastelo sur monteto super Sobotka estis somerrestadejo de Jan Černín z Chudenic, la imperiestra ambasodoro en Venecio. Konstruis ĝin Carlo Lurago en la jaroj 1666 - 1668 kiel parafrazon de Turo en Galata en Konstantinopolo. Dum riparoj ĝi estis samtempe plialtigita, pro kio estis tropezigitaj fundamentoj kaj devis esti malkonstruigitaj teretaĝaj mastrumkonstruaĵoj, la fundamentoj plifortigitaj per blokoj en sabloŝtono. La ora duonluno sur pinto estis lokigita anstataŭ devena en 1829 surbaze de mitoj pri tio, ke Heřman Černín z Chudenic estis malliberigita en [Turkio].

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al placo en Sobotka
Panorama vido al placo en Sobotka
Panorama vido al placo en Sobotka
Panorama vido al placo en Sobotka