Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolfo la 2-a)
Rudolfo la 2-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Rudolfo la 2-a sur laŭtempa portreto. Aŭtoro estas Hans von Aachen.
Rudolfo la 2-a sur laŭtempa portreto. Aŭtoro estas Hans von Aachen.
Regado 1576-1612
Antaŭulo Maksimiliano la 2-a
Sekvanto Matiaso la 1-a
Kronado 1-an de novembro 1575
Ceteraj titoloj Apostola reĝo hungara kaj reĝo ĉeĥa, galicia-valdomira, kroatia, dalmatia, slavonia kaj bosnia
Persona informo
Rudolf II
Rudolf II van Habsburg
Naskiĝo 18-an de julio[1] 1552
en Vieno, Duklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Morto 20-an de januaro 1612 (59 jaroj)
en Prago, Bohemio, Landoj de Krono ĉeĥa,  Sankta Romia Imperio
Tombo Reĝa kripto en Praga burgo, Katedralo de sankta Vito, Praga burgo, Prago,  Ĉeĥio
Religio katolika eklezio vd
Motto latine Fulget caesaris astrum
("Brilu la stelo de imperiestro")
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioHabsburga monarkio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj
Patro Maksimiliano la 2-a
Patrino Maria de Hispanio
Gefratoj Margareto de Aŭstrio • Anna de Aŭstrio • Elizabeto de Aŭstrio • Maksimiliano la 3-a de Aŭstrio • Alberto la 7-a de Aŭstrio • Venceslao de Aŭstrio • Matiaso la 1-a • Ernesto de Aŭstrio vd
Edz(in)o
Infanoj Julius d’Austria • Ana Dorothea of Austria • Caroline d'Autriche • Anna Dorothea von Österreich vd
Profesio
Okupo politikisto • artkolektanto • monarko vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1576-1612
Antaŭulo Maksimiliano la 2-a
Sekvanto Matiaso la 1-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1575-1611
Antaŭulo Maksimiliano la 2-a
Sekvanto Matiaso la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Rudolfo la 1-a
Dum 1576-1608
Antaŭulo Maksimiliano la 2-a
Sekvanto Matiaso la 2-a
Princo de Transilvanio
Dum aprilo–aŭgusto 1598
Antaŭulo Sigmundo Báthori
Sekvanto Sigmundo Báthori
2-a periodo
Dum 1600–1601
Antaŭulo Mikaelo de Valaĥio
Sekvanto Sigmundo Báthori
3-a periodo
Dum 1601–1606
Antaŭulo Sigmundo Báthori
Sekvanto Moseo Székely /
Stefano Bocskai
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolfo la 2-a (15521612) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • li naskiĝis la 18-an de julio[1] 1552.
  • gepatroj: imperiestro Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio) kaj Mario Hispana.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo kroatia, slovena, lombardia kaj germana, arkiduko aŭstria kaj duko silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj luzacia.
  • li parolis germane, latine, itale, france, ĉeĥe kaj hispane.
  • 15521563 li estis edukata en imperiestra kortego en Vieno.
  • la 8-an de novembro 1563 patrino Mario kaj avo Ferdinando, timantaj pri tio, ĉu la malgranda Rudolfo estos sufiĉe bona katoliko en la kortego de Maksimiliano (Maksimiliano estis tre modera kaj protestanta konfesio neniel aparte ĝenis lin.), realigis, ke Rudolfo kaj lia frato Ernesto estis senditaj Hispanion por edukado en kortegon de Filipo la 2-a (fanatika katoliko, kia estis ankaŭ lia fratino kaj Mario, patrino de Rudolfo).
  • la 17-an de aprilo 1564 la princoj alveturis Hispanion, kie komenciĝis ilia edukado kaj klerigado.
  • 15651595 Rudolfo rezistis al klopodoj edzigi lin al la propra kuzino Izabela de Hispanio, filino de Filipo la 2-a Habsburga.
  • la 23-an de aŭgusto 1571 ambaŭ princoj revenis post sep jaroj ĝis Vieno kaj iliaj fratoj Albreĥto kaj Venceslao forveturis Hispanion. Filipo la 2-a ne havis sekvanton de la trono (lia filo Karolo estis freneza kaj baldaŭ li mortis) pripensante pri ilia sekvanteco.
  • la 2-an de aprilo 1572 Rudolfo estis proklamita kiel venonta hungara reĝo.
  • la 25-an de septembro 1572 en Preŝpurko okazis solena kronado por apostola reĝo hungara kiel Rudolfo la 1-a.
  • 15731575 komune kun frato Ernesto li gvidis vicon da koncilioj anstataŭ la patro, kiu ne volis alveturi Bohemion pro konfliktoj kontraŭ la nobelaro.
  • la 19-an de februaro 1575 li forveturis kun la gepatroj kaj la fratoj Bohemion.
  • la 20-an de septembro 1575 per la ĉeĥa koncilio li estis akceptita kiel venonta ĉeĥa reĝo.
  • la 22-an de septembro 1575 kronado por la ĉeĥa reĝo kiel Rudolfo la 2-a.
  • la 22-an de oktobro 1575 li estis elektita kiel romia reĝo.
  • la 1-an de novembro 1575 en Regensburgo okazis la imperiestra kronado.
  • 1576 li ekregis en la landoj de la monarĥio.
  • la 12-an de decembro 1576 li eldonis novan kortegan ordonaron.
  • la 26-an de aprilo 1577 li forveturis je kronveturado tra apudaj Landoj de Krono ĉeĥa.
  • 15781581 Rudolfo la 2-a restadis en Bohemio.
  • la 1-an de aŭgusto 1581 imperiestrino-vidvino Mario forveturis Hispanion.
  • la 16-an de oktobro 1583 imperiestro Rudolfo alveturis Pragon, kiu ekde tiu tempo fariĝis imperiestra rezidejo.
  • 1581 Rudolfo la 2-a malsaniĝis je paroksismoj de melankolio, kiuj pli malfrue fariĝis pli profundaj kaj pli longdaŭraj. (En habsburga dinastio en la 16-a jarcento okazis vico da parencaj geedziĝoj, kio gvidis al vico da degeneroj kaŭzantaj paroksismojn de frenezeco. Ekz. ĉe Julio, filo de Rudolfo aŭ ĉe Karolo, filo de Filipo la 2-a.)
  • 15831612 Rudolfo la 2-a konstruigis en Prago ampleksajn artajn kolektarojn, eble la plej grandajn en la tuta mondo, enhavantaj milojn da eksponaĵoj (de bildoj, statuoj, meblaro tra gemoj ĝis objektoj el eburo). Ankaŭ li lasis alikonstrui Pragan burgon kaj konstruigi reĝajn menaĝeriojn.
  • 1585 al Rudolfo estis donita Ordeno de ora mantelo.
  • Rudolfo la 2-a havis dum la tuta sia vivo malemon por edziĝi. Sed malgraŭ tio li amis (krom pluraj aliaj) Katerinon, filinon de Jakobo Strado, kiu estis lia administranto de la kolektaroj. Sed indikoj estas tre malplenaj pri ili.
  • 1585 naskiĝo de filo nomita Julio Cesaro (Rudolfo ekŝatis lin kaj malgraŭ tio, ke li estis sole eksteredzeca, Rudolfo volis farigi lin dukon transilvanian aŭ eĉ ĉeĥan reĝon). Sed Julio la 17-an de februaro de 1608 murdis sian amantinon, tial li devis esti pro sia frenezeco devige restadigita en Český Krumlov. Ĉi tie li ankaŭ mortis la 25-an de junio de 1609.
  • 1594 naskiĝo de filo Matiaso.
  • 1602 naskiĝo de filo Karolo
Filinoj:
Karolino (edzo grafo Tomaso Contencory)
Doroteo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Madrido)
Elizo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Vieno)
  • la 19-an de januaro de 1612 naskiĝis filino (kies patrino evidente ne estis Katerino Strado), kies nomo bedaŭrinde ne konserviĝis.
  • 1593 li lasis alikonstrui kripton de la ĉeĥaj reĝoj konstruita de Karolo la 4-a.
  • 1599 denove komenciĝis militoj kontraŭ turkoj.
  • Ĉirkaŭ 1600 Rudolfo permesas al Tycho Brahe veni al lia kortego, kio ebligas al tiu kaj poste ankaŭ al Johannes Kepler grave antaŭenigi la astronomion.
  • 1602 Rudolfo la 2-a disvastigis la monarĥion je duklando transilvania.
  • 1604 li permesis en Hungarujo sole katolikismon.
  • la 1-an de oktobro 1604 Stefano Boĉkaj ekribelis kontraŭ la ordono pri religiaj liberecoj kaj dum venontaj du jaroj li konkeris la tutan Transilvanion kaj Slovakion.
  • 1606 Rudolfo la 2-a donis al Boĉkaj princan titolon kaj la konkeritajn landojn li donis en lian administradon. (Boĉkaj mortis la 29-an de decembro 1606).
  • la 25-an de junio 1608 li transdonis al frato Matiaso regadon super Hungarujo, Aŭstrio kaj Moravio.
  • la 9-an de julio 1609 li estis devigita de la ĉeĥa nobelaro eldoni la t.n. majestaron (leĝigo de religiaj liberecoj).
  • 1611 Rudolfo, kiu volis malebligi tion, por ke Matiaso priregu ankaŭ Bohemion, Silezion kaj Lusation, invitis en la landon soldatarojn frunte kun princo Leopoldo Habsburga, episkopo pasova, sed kiu volis konkeri eĉ la reston de la landoj de Rudolfo volinte komenci per firmigado de la potenco de Rudolfo en Bohemio tiel, por ke li povu fariĝi absoluta reganto. Kontraŭ tio ekribelis nobelaro, kiuj helpe de Matiaso forpelis la pasovajn soldatarojn el la lando. (Pri tiu ĉi tempo rakontas ankaŭ libro de Josef Svátek Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář).
  • la 11-an de aŭgusto 1611 Rudolfo la 2-a estis devigita subskribi abdikdokumenton. Sole honoraj titoloj de la landoj de l‘ monarĥio, Praga burgo kaj kelke da sinjorujoj en Bohemio estis al li lasitaj. Sed li plu restis la imperiestro klopodante malkonsili princo-elektistojn de elekto de Matiaso kiel imperiestro.
  • la 20-an de januaro 1612 Rudolfo la 2-a jam forlasita de ĉiuj, mortis en Praga burgo, eĉ ne povinte venĝi sin al la frato. En Rudolfo mortis la lasta ĉeĥa reĝo kaj romia imperiestro havanta sidejon en Prago. Rudolfo estis sepultita en la reĝan kripton en katedralo de sankta Vito. (Legu ankaŭ pri reĝa kripto en Praga burgo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]