István Bocskai
| István Bocskai | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Princo de Transilvanio | |||||
| Regado | 1605–1606 | ||||
| Antaŭulo | Rudolfo | ||||
| Sekvanto | Sigmundo Rákóczi | ||||
| Persona informo | |||||
| Bocskai István | |||||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1557 en Kluĵo | ||||
| Morto | 29-an de decembro 1606 (49-jaraĝa) en Košice | ||||
| Tombo | Alba Iulia | ||||
| Lingvoj | hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Princlando Transilvanio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Bocskai family • Bocskay family vd | ||||
| Patro | György Bocskai de Kismárja (en) | ||||
| Patrino | Krisztina Sulyok de Leckcse (en) | ||||
| Edz(in)o | Kata Hagymássy (en) | ||||
| Parencoj | Balázs Sulyok (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militestro politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BOCSKAI István aŭ Stefano Boĉkai estis princo de Transilvanio kaj Hungario. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1557 en Koloĵvaro kaj mortis la 29-an de decembro 1606 en Kassa.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Bocskai estis la estro de la unua ribelo kontraŭhabsburga en 1604-1606. La 21-an de februaro 1605 en Marosszerda (Nyárádszereda) li estis elektita landestro de Transilvanio (Lia investado okazis en Medgyes. La 20-an de aprilo 1605 en Szerencs oni elektis lin landestro de Hungario. La reĝan kronon li ricevis de la turka sultano. Post la Milito 15-jara li sukcesis parte restarigi la sendependecon de Transilvanio kaj la liberan praktikadon de la religioj en sia lando. En lia kortego vivis la plej gravaj intelektuloj de la lando: János Rimay, Simon Péchi (sekretarioj), Mihály Káthay (kancelaro), Péter Alvinczi, János Petki (sikula generalo), János Bocatius (diplomato).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Rudolfo | 1605–1606 | Sigmundo Rákóczi |

