Arkiduklando Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkiduklando Aŭstrio
1358 – 1918

ŝtato de Sankta Romia Imperio • feŭdo • historia lando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungario
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La arkiduklando Aŭstrio, germane Erzherzogtum Österreich [ERChercoktum Esterajh], unu el la plej gravaj ŝtatoj ene de la Sankta Romia Imperio, estis la kerno de la habsburga monarkio kaj la antaŭulo de la Aŭstra Imperio. Dum preskaŭ 700 jaroj, ĝi evoluis de margraflando "Orienta Markio" al la centro de imperio. Oficiale ĝi estis feŭdo de la Sankta Romia Imperio kaj konsideriĝis teritoria unuo, sed fakte jam en la 13-a jarcento laŭ landa juro ĝi dividiĝis je pli okcidenta parto Österreich ob der Enns kaj pli orienta parto Österreich unter [respektive nidnieder] der Enns, dividataj per la meza limrivero Enns, kaj el tiuj du partoj evoluis la nunaj federaciaj landoj Supra Aŭstrio okcidente kaj Malsupra Aŭstrio plus Vieno oriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kun ĉefurbo en Vieno, la arkiduklando estis centrita en la baseno de la rivero Danubo en la teritorio de la nunaj federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj plejparto de la nuna Supra Aŭstrio.

Lokita en la sudorienta periferio de la Sankta Romia Imperio, ĝi limis al la Reĝlando Hungario trans la rivero Leitha. En la sudo ĝin limigis la Duklando Stirio, kun la limo ĉe la historia montpasejo Semmering, dum en la nordo la Bohemia Arbaro (ĉeĥe nomata Šumava) kaj la rivero Thaya respektive Dyje markis la limon kun Bohemio kaj Moravio.