Sigmundo Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sigmundo Báthori
Zsgmondbáthory.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1572 (1572-03-20)
en Oradea
Morto 27-an de marto 1613 (1613-03-27) (41-jara)
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito [#]
Familio
Dinastio Báthory [#]
Patro Kristoforo Báthori [#]
Patrino Isabel Bocskai [#]
Gefratoj Gryzelda Bathory [#]
Edzino Archduchess Maria Christina of Austria [#]
Profesio
Okupo aristocrat [#]
Princo de Transilvanio Coat of arms of Transylvania.svg
Regado 1581/861598
Antaŭulo Kristoforo Báthori
Sekvanto Rudolfo
2-a fojo
Regado aŭgusto 1588 - marto 1599
Antaŭulo Rudolfo
Sekvanto Andreo Báthori
3-a fojo
Regado 1601
Antaŭulo Rudolfo
Sekvanto Rudolfo
Princo de Silezia princlando de Opole POL województwo opolskie COA.svg
Regado 1604-
Princo de Silezia princlando de Racibórz POL księstwo raciborskie COA.svg
Regado 1604-
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sigismondo BÁTHORI, hungare BÁTHORI Zsigmond, somlyói (naskiĝis 1573 en Várad; mortis la 27-an de marto 1613 en Prago) estis princo de Transilvanio. Li estis filo de Kristoforo Báthori, frato de Stefano Báthori.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sigismondo Báthori ektroniĝis je morto de sia patro en 1581, sed memstare ekregis nur en 1588. Al konsiloj de sia onklo Stefano Bocskai kaj la jezuito, Carillo Alfonz en 1594 li malligiĝis disde turkoj kaj ekzekutigis la magnatojn kontraŭulajn inter ili, Baltazaro Báthori, al kiu li transdonis sian tronon. La 28-an de januaro 1595 kun imperiestro Rudolfo la 2-a li faris ligon kontraŭturkan. Per la transilvania armeo li reprenis disde turkoj Lippa kaj Jenő, sekve kunagante kun Mikaelo de Valaĥio la 28-an de oktobro ĉe Giurgiu batis la armeon de grandveziro; sed la 26-an de oktobro 1596 ĉe Mezőkeresztes la kuniĝintaj transivaniaj kaj hungaraj armeoj li perdis la batalon. Vidinte ke li estas senkapabla defendi sian landon kontraŭ kolero de turkoj, en 1597 li transdonis ĝin al la imperiestro. Sian decidon li ekpentis kaj la 20-an de aŭgusto 1598 reokupis la tronon. En marto 1599 li denove abdikis al favoro de sia nevo, kardinalo Andreo Báthori. Post lia morto li denove elektigis sin reganto la 4-an de februaro 1601. Li ricevis ankaŭ la subtenon de nobelaro, sed la 3-an de aŭgusto ĉe Magyargoroszló la armeoj de Basta kaj Mikaelo de Valaĥio malvenkis lin. En julio 1602 li denove abdikis kaj definitive forlasis Transilvanion kaj plu vivis en Ĉeĥujo. Lia regado havis egajn negativajn rezultojn al Transilvanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Beletristikaĵoj kaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fáy András: A két Báthori (tragedio, Pest, 1827);
  • Kemény Zsigmond: Gyulai Pál (romano, Pest, 1847);
  • Bibó Lajos: B. Zs. (dramo, Bp., 1927);
  • Passuth László: Sárkányfog (romano., Bp., 1960),
  • Horusitzky Zoltán: B. Zs. (opero, Bp., 1955).

Fonto[redakti | redakti fonton]