Mezőkeresztes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo en Mezőkeresztes
Mezőkeresztes
Mezőkeresztes Városháza.jpg
Coa Hungary Town Mezőkeresztes.svg
Blazono
Areo 74 km² (7 400 ha)
Loĝantaro 3 818
Poŝtkodo 3441
Telefona antaŭkodo 49
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mezőkeresztes
Retpaĝo: www.mezokeresztes.hu

Mezőkeresztes [mezOkeresteŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: kampo-kruca.

Kalvinana preĝejo de Mezőkeresztes

Situo[redakti | redakti fonton]

Mezőkeresztes situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Budapeŝto, aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Mezőkövesd estas proksime.

Antaŭ la hungaroj loĝis tie skitoj kaj hunoj. Apud Mezőkeresztes etendiĝas restaĵoj de Remparo de Ĉorso. En 1456 la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1552 la turkoj venkis la hungarojn en bataleto, en 1596 la turkoj denove venkis la unuigitajn fortojn de Habsburgoj kaj Transilvanio. En 1871 la urbeto perdis la titolon kampurbo, sed en 1970 ricevis la titolon grandvilaĝo. La judoj estis deportitaj en 1944. Oni minis nafton inter 1950-1980. La grandvilaĝo urbiĝis en 2009.

La komunumo famas pri ornamaj popolkostumoj, tiun regioneton la hungaroj nomas Matyóföld (Matjofold) (=landeto de Matyó). Matyóföld konsistas el Mezőkövesd, Mezőkeresztes kaj Szentistván. Inter la triopo troviĝas milita flughaveno, kiun deviglaboristoj konstruis dum la frua socialismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Romkatolika preĝejo de Mezőkeresztes