Grandvilaĝoj en Hungario
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Grandvilaĝo estas tipo de komunumo en Hungario, pli granda ol vilaĝo, sed malpli granda, ol urbo. La listo enhavas 119 grandvilaĝojn la 1-an de julio 2009 (poste aktualigita).
Dum la historio la nocio iom ŝanĝiĝis.
- Ĝis 1950 la grandvilaĝoj havis notariejojn kaj ĉiujn taskojn faris memstare. La ceteraj vilaĝoj estis etvilaĝoj.
- Inter 1969-1990 la grandvilaĝoj aspektis kvazaŭ urboj, havis fremdultrafikon kaj havis almenaŭ 5.000 loĝantojn. La ceteraj estis vilaĝoj, nocio etvilaĝo tiam ne ekzistis.
- Post 1990 (nuntempe) grandvilaĝo estas tia vilaĝo, kia heredis tiun rangon, havas notariejon kun 5.000 da loĝantoj.
Nuntempe nombro de la grandvilaĝoj malpliiĝas, ĉar ili iĝas urboj.