Ököritófülpös
Ököritófülpös | ||
grandvilaĝo | ||
Reformita paŝtista hejmo en Ököritó
| ||
|
||
Oficiala nomo: Ököritófülpös | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Granda Hungara Ebenaĵo | |
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
Historia regiono | Hungara reĝlando | |
Situo | Ököritófülpös | |
- koordinatoj | 47° 55′ 00″ N 22° 31′ 00″ O / 47.91667 °N, 22.51667 °O (mapo) | |
Areo | 33,42 km² (3 342 ha) | |
Loĝantaro | 1 774 (01.01.2011) | |
Denseco | 53,08 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 4755 | |
Telefona antaŭkodo | 44 | |
![]() | ||
Ököritófülpös [okoritOfulpoŝ] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka.
Situo[redakti | redakti fonton]
Ököritófülpös situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mátészalka-Szatmárnémeti, Somesul maldekstre preterfluas (tie estas grava trapasejo), Fehérgyarmat, Mátészalka kaj Nagyecsed estas proksime. Ŝajnas ke Ököritó signifas bovo-lago, Fülpös eble Filipo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la historio estis 3 vilaĝoj:
- Ököritó, iam Szatmárököritó en la 13-a j.c. fondiĝis. La postbaroka kalvinana templo konstruiĝis en 1804
- Fülpös, klasikisma kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1834
- Mácsa (mAĉa), la unua mencio okazis en 1181
Inundoj ofte detruis la vilaĝojn, la lasta okazis en 1970. Ököritófülpös kreiĝis en 1950.
Tragedio[redakti | redakti fonton]
Dum Paskoj de 1910 en Ököritó okazis balo en la garbejo. Por malhelpi fremdulojn eniri la enirejo estis ŝlosita. La plafono ornamiĝis per sekaj branĉoj kaj floroj, kiuj ekflamis. Dum la incendio mortis 312 da homoj, precipe junuloj.