Ófehértó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ófehértó estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Baktalórántháza. La loknomo signifas: malgranda-blanka-lago.

Blazono de Ófehértó

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Ófehértó

Ófehértó situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo VásárosnaményNyíregyháza. Baktalórántháza kaj Nyírbátor troviĝas po 6, Nyíregyháza 25 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la vilaĝo havis ankaŭ la loknomojn Ó-Fehértó, Fejértó, Nyírfejértó. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1220. Ekde 1326 la kampoj apartenis al historia dinastio Báthory. En 1549 vivis tie ĉirkaŭ 300 homoj inkluzive kun 27 domejoj, 25 servutuloj, 61 impostpagantoj. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis sed baldaŭe ĝi rehomiĝis helpe de diversaj bienuloj. Laŭ geografia priskribo [1] Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine: "FEJÉRTÓ, (Új Fejértó) estas hungara vilaĝo en departemento Szabolcs. Bienulo estas grafo Aspermont. La loĝantoj estas katolikoj kaj kalvinanoj. Ĝi situas duonmejlon al Kálló. La kampoj estas riĉaj, bonkvalitaj, tial ĝi apartenas al la unua klaso." En 1900 meteorito falis apud la vilaĝon.

Vilaĝservo estas lernejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Ófehértó mortis sociologo grafo József Mailáth.

Fontoj[redakti | redakti fonton]