József Mailáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mailáth
Persona informo
Naskonomo Mailáth József Antal Béla Győrő István
Naskiĝo 11-an de aprilo 1858 (1858-04-11)
en Pécs
Morto 2-an de aprilo 1940 (1940-04-02) (81-jaraĝa)
en Ófehértó
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Mailáth
Frat(in)oj Gusztáv Károly Mailáth • György Mailáth
Infano Antal Mailáth
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo József Mailáth (aŭ Majláth) [jOĵef majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth József estis hungara politikisto, sociologo, orgenisto, komponisto, magnato, mecenato, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1926). Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia filo estis Antal Mailáth.

József Mailáth [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1858 en Pécs. Li mortis la 2-an de aprilo 1940 en Ófehértó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mailáth frekventis universitaton en Vieno kaj Budapeŝto. Komence li aliĝis al la armeo kiel leŭtenanto. En 1885 li membriĝis al la senato. En la sekva jaro li edziĝis. Kiel politikisto li okupiĝis pri trafikaj kaj ekonomiaj problemoj. Li mecenatis hospitalon kaj kooperativan reton. Li ricevis premion en 1886.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A bodrogközi Tiszaszabályozás rövid ismertetése (1886)
  • Die Monographie der Bodrogközer Theissregulirungs-Genossenschaft 1846-1896. Herausgegeben von ... Präsident der Genossenschaft (1897)
  • A kivándorlásról (1901)

Fontoj[redakti | redakti fonton]