Tarpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kulturdomo de Tarpa

Tarpa estas grandvilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény.

Skulptaĵo en Tarpa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tarpa situas sur ebenaĵo, la Tiso dekstre preterfluas, laŭ flankovojoj, la ukraina landlimo estas ne tro for. Vásárosnamény troviĝas je 21, Nyíregyháza je 73, Budapeŝto je 300 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1299. Dum la mezepoko ĝi longe estis kampurbo. Gábor Bethlen en 1626 donacis al la komunumo sendoganecon kaj rajton pri libera komercado. Leopoldo Habsburg en 1665 donacis foirorajton al Tarpa. Tie naskiĝis servutulo Tomaso Esze, kiu estis iniciatoro de ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a kaj faris tie karieron dum la bataloj. Post morto de Esze Tarpa iĝis hajduka urbo nomumita de Rákóczi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La gotika kalvinana preĝejo (Tarpa) konstruiĝis en la 15-a jarcento, la turo estas 40 m-ojn alta. Vidindaĵo estas la ĉevalmuelejo. Apud la urbeto iama vulkano 154 m-ojn alta troviĝas. Krom la vinkulturo famas la pruno, parte el tio oni faras sekoprunojn kaj brandojn.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Tarpa naskiĝis: