Komoró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ne miskomprenu kun Kömörő! Kaj atentu ke la ŝtato Komoroj nur havas pluralan formon!

Komoró (komorO) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Záhony.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

situo en Hungario La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Kisvárda troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni menciis unuafoje la vilaĝon en 1308 en formo Villa Komoro. La nomo komoró venas el la slava "kulo, kuloriĉa". Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis dum la historio. La loko de Komoro estis multfoje inundita ĝis konstruo de la digoj en 1857 (ĝis tiam seka areo estis nur la orienta parto de la loko).

La vilaĝo havis la gloran epokon dum la socialismo, kiam la apudfervoja komunumo partoprenis al liverado inter Sovetunio kaj Hungario. Komoró apartenas al la ranĝostacio de Záhony.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana preĝejo (kun mezepokaj partoj), en 1801 renoviĝis

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992