Kalvinana preĝejo (Komoró)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Komoró
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komoró
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 220 homoj
Longo 18 m (interne)
Larĝo 9 m (interne la navo); 7,5 m (sanktejo)
Alto 24 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Komoró.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj la tiam katolika kirko estis konstruita iam en la mezepoko. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. La unua mencio okazis en 1744. Inter 1784-1801 ĝi estis trakonstruita laŭ malfrubaroko. Ĝi estis renovigita en 1929, ekstere en 1985, interne en 1996, la turopinto en 2001. La lastfoja renoviĝo okazis en 2014. En 1996 la arkeologoj malkovris la mezepokajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas en flanko de la turo. La turopinto estas svelta piramido. La navo finiĝas en oklatera absido, la apogpilieroj supozeble estis malkonstruitaj. Interne estas kasona plafono. La mebloj estis faritaj en 1888.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.