Balkány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Balkány
Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg
Areo 89,99 km²
Loĝantaro  
  • 6.852
  • 75,21 /km²
Poŝtkodo 4233
Telefonprefikso 42
v  d  r
Information icon.svg

Balkány [balkanj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nagykálló.

Balkány - Palaco
Situo de Balkány en Szabolcs-Szatmár-Bereg kaj Hungario (nigra punkto)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefstrato de Balkány
Policejo de Balkány

Ĝi kovras areon de 89,99 km² kaj havas loĝantaron de 6.852 homoj (2002). Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de Nyíregyháza kaj 40 km nordoriente de Debrecen. Ĝin ĉirkaŭas multaj malgrandaj komunumoj kiel Biri, Geszteréd, Bököny, Szakoly, kaj Nyírmihálydi.

Balkány havas proksime 2.000 horojn da ĉiujara sunbrilo, kiu estas la plej granda post la Ebenaĵa regiono. Averaĝa ĉiujara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 560-590 mm, kaj la ĉiujara averaĝa temperaturo estas inter 9,5-9,6 °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

Balkány estis unuafoje menciita en 1214. La signifo de ĝia nomo verŝajne venas de laturka lingvo, en kiu ĝi signifas marĉon aŭ malsekejon. La unuaj posedantoj de la regiono estis la nobla familio Gut-Keled, kies membroj ricevis Balkány donace de la reĝo en 1289. Poste Balkány estis dividita en la familio, la okcidenta parto estis donita al Paŭlo kaj Tomaso, la orientan parton ricevis filo de Paŭlo, Laŭrenco. Dum la atakoj de la turkoj kaj aliaj nomadaj triboj, la urba perdis sian loĝantaron. la sekva mencio okazis en 1578.

En 1839, ĝi estis la plej granda urbo en la departemento kun loĝantaro de 3.006.

Urbodomo de Balkány
Katolika kirko de Balkány
Kalvinana kirko de Balkány

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Balkány estas hejmo de 6.852 loĝantoj (2005), la plejparto el ili vivtenas sin en la agrikulturo, kiel pli frue. Senlaboreco estas serioza problemo: pli da laborlokoj perdiĝis ol novkreiĝis. Samkiel en la pasinteco, la plej granda sektoro de dungado estas agrikulturo. Tamen, la manko de investado kaj malaltaj prezoj por la varoj formas malfavoran negocan medion.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Fratinaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47°46′N 21°52′O  /  47.767°N, 21.867°O / 47.767; 21.867 (Balkány)Koordinatoj: 47°46′N 21°52′O  /  47.767°N, 21.867°O / 47.767; 21.867 (Balkány)