Kisvárda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kisvárda
FlagoBlazono
Hungaria urbo [+]

Koordinatoj48° 14′ N, 22° 5′ O (mapo)48.22638888888922.084444444444Koordinatoj: 48° 14′ N, 22° 5′ O (mapo)

Areo36 km² (3 600 ha)

Loĝantaro16 628

HorzonoMezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo4600
Telefona antaŭkodo45

Kisvárda (Hungario)
Kisvárda (Hungario)
DEC

Map
Kisvárda

Vikimedia Komunejo:  Kisvárda [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kisvárda [kiŝvArda] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kisvárda, kies centro estas. En la loknomo troviĝas vár (=fortikaĵo), kis signifas malgranda kaj faras diferencon de Nagyvárad (= granda fortikaĵo).

Strato por piedirantoj en Kisvárda

Situo[redakti | redakti fonton]

Kisvárda situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Ĝi situas 40 km nordoriente de Nyíregyháza, 22 km de Záhony, hungara-ukraina limpasejo.

Fortikaĵo de Kisvárda

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1085 tie venkis Ladislao la 1-a (Hungario) la kumanojn. La urba fortikaĵo estis konstruita sur sekura insulo en la marĉo. Tie kaj en la kulturcentro de la urbo okazas hodiaŭ la festivalo de la eksterlandaj hungaraj teatroj. Kisvárda iĝis urbo jam en 1421, iam estis departementejo de Szabolcs kaj iam estis distriktejo.

Kisvárda graviĝis post la reguligo de Tiso en la 19-a jarcento kaj konstruo de la fervoja linio en 1873. Tiam setlis tie granda nombro de judoj, el kiuj 3800 mortis en 1944 en la holokaŭsto. En la iama sinagogo nun funkcias la Rétközi Múzeum.

La komunumo rericevis la urborangon en 1970.

En la urbo funkcias plasta, alkoholaĵa, kortobirdo-prilabora fabrikoj, fabriko de Tungsram. La urbo havas terpom-plibonigan esploran instituton, termalbanejon, rajd-lernejon.

Oni profitas mineralakvon "Mistral".

Iam sinagogo, nun muzeo en Kisvárda

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kisvárda naskiĝis:

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]