József Béres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

BÉRES József [BE:reŝ JO:ĵef] (Záhony, 7-an de februaro 192026-an de marto 2006) estis hungara esploristo kun Széchenyi-premio, eltrovinto de la Béres-guto.

Memortabulo pri József Béres

Li komence laboris kiel fabrika laboristo en segadejo de Záhony, poste inter 19381940 lernis ĝardenadon en Kecskemét. Li soldatservis ekde 1941 kaj revenas el la fronto nur en 1945. En la bataloj paraliziĝis liaj ŝultro kaj la maldekstra brako. Li edziĝis en 1947 kun instrustino Katalin Papp. Li abiturientiĝas en 1948, inter 19481950 laboras kiel kooperacia afergvidanto en Záhony, poste konstruindustria laboristo en Nyírmada.

Li gvidis inter 19541963 laboratorion de la Ŝtata Agrikultura Maŝinarejo, en Kisvárda. Dumtempe (19611965) li studis en la Agrarscienca Universitato de Gödöllő kaj fiplomiĝas kiel agrarinĝeniero en 1965. Li estis scienca kunlaboranto (1964–1989) de la Njirŝega (Nyírség) Agrikultura Eksperimenta Instituto, ano de la Scienca Konsilio de la instituto. Li havis larĝ-spektran interesrondon: li vizitis kursojn (19551972) pri grundscienco, analitiko, talajgenetiko, mapfarado, uzinekonomio, malsanoj, medioprotekto; kemiiigo, mineral-mastrumado de la grundoj.

Li promociis pri ĝenerala vivscienco kaj agrobiokemio kun Summa cum laude en 1968. Li laboris inter 19731976 en la laboratorio de la Kiŝvarda Distrikta Hospitalo kiel en dua posteno.

Li ellaboris en 1972 la medicinaĵojn enhavante spurelementojn kaj kiu iĝis konata pli poste kiel Béres-guto. Li luktis ĉiam por ties rekonigo kiel Donkiĥoto. Kvankam miloj petegis lin pri la medikamenton, la instancoj minacis lin per prizono okaze de disvastigo de la guto. Tiu situo tre turmentis lin kaj oni iniciatis kontraŭ li juĝproceon en 1975 pro akuzo de sorĉado (trompado). Spite al tio, la gutoj ricevas en 1976 patenton kaj surmarketiĝas ekde 1978 kiel medikamentefika preparaĵo. Oni deklaris ĝin en 2000 oficiale medikamento. La medikamento efikas je la imunsistemo kaj bonefikas en kurcado de tumoraj malsanoj.

Dum la lastaj jaroj, li vivis retiriĝante en Kisvárda kiel prezidento de la entreprena grupo kaj kiel honora prezidento de la fondaĵo, portanta lian nomon.

Oni prezentis en 1987 la dokumentaran filmon „Az utolsó szó jogán” (surfilmigita fare de Ferenc Kósa en 1976 kaj 1986).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]