Luterana preĝejo (Kisvárda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Kisvárda
Luterana preĝejo en Kisvárda
Luterana preĝejo en Kisvárda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisvárda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Dato de konsekro 1931
Konsekrinto Henrik Geduly
Arkitektura priskribo
Konstruado 1931
Specifo
Longo 14 m
Larĝo 8 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (ekde 1992) en urbo Kisvárda (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost dominado de turkoj regiono de Nyíregyháza malofte estis loĝata, tial oni invitis kamparanojn el ĉirkaŭaĵo de Szarvas en 1752. Inter ili estis ankaŭ luteranoj. Baldaŭe luterana grupo fondiĝis, la anoj vivis en 64 komunumoj, ekzemple en Kisvárda, kie la kirko estis konstruita en 1931. Pli frue ekde 1929 diservoj okazis loke helpe de propra pastro. Internaj renovigaj laboroj okazis en 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed apude estas la kunvena domo. La fasado estas simetria, meze malsupre antaŭĉambro plene reliefas. Super la antaŭĉambro estas ronda fenestro, apude po unu mallarĝaj fenestroj. La navo ne havas turon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.